Kreto (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la insulo, de kiu la nimfo Kreto estas eponima.

Kreto (el la greka Κρήτη, regantino) estas la nomo de diversaj rolulinoj de la greka mitologio, ĉiuj ligataj al la greka insulo:

  1. Nimfo laŭ kiu Kreto ricevis sian nomon. Ŝi estis filino de Asteriono, kaj unua edzino de Minoo, fama reĝo de la insulo. Kun li, ŝi havis nur unu infanon, Likasto, kiu akiris la tronon de la insulo post la morto de sia patro. Kvankam versio de la mita historio de Kreto asertas ke estis Minoo la filo de Asteriono, kaj ke li edziĝis al Pazifao, filino de Helio kaj Perseiso, laŭ tiu rakonto la fama reĝo ligiĝis al la insulo per sia edzino, la eponima nimfo[1]. Kroma rakonto klarigas la aferon: estis du reĝoj de Kreto kun la nomo Minoo. La unua estis la edzo de Kreto kaj la dua, sia nepo (aŭ filo de Zeŭso kaj Eŭropo), la edzo de Pazifao.
  2. Filino de Deŭkaliono, kreta princo, filo siavice de Minoo[2].
  3. Amantino de la suna dio Helio, kaj patrino per li de Pazifao, la edzino de Minoo[3]. Tamen, la plimulto de la versioj asertas ke Pazifao estis filino de la oceanidino Perseiso, sed laŭ tiu de Diodoro Sicilia, tiu reĝino estus pli ligata al la Kreta historio kaj kultado.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro, Biblioteko, 3.1.2.
  2. Apolodoro, Biblioteko, 3.3.1.
  3. Diodoro Sicilia, Historia Biblioteko, 4.60.4.