Kriptojudismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kriptojudismokaŝjudismo estas persona aliĝo al judismo dum la persono deklaras sin publike sekvanto de alia religio, historie de kristanismo, foje de Islamo. La personoj kiuj praktikas kriptojudismon estas referencataj kiel kripto-judojkriptojudoj. La termino kriptojudo estas uzata ankaŭ por priskribi posteulojn de judoj kiuj ankoraŭ –ĝenerale sekrete– retenas kelkajn judajn kutimojn, ofte dum ili estas praktikantoj de aliaj religioj, plej ofte de kristanismo.

Majoritate, la kriptojudoj tenas bazajn ritojn kaj kutimojn, kiel tiuj jenaj:

  • Ne manĝi viandon de proskribitaj animaloj, por ezemplo de porko.
  • Manipuli kaj buĉi la manĝotan animalon (antaŭ konsumi ĝin) pere de la tradicia sistemo ŝejita
  • Saligi la viandon antaŭkonsume.
  • Baki panon sen uzi giston dum la festo de pesaĥo.
  • Plenumi la cirkumcidon de viroj.
  • Plenumi la Ŝabaton, tio estas, eviti kelkajn laborojn dumsabate.

Multaj kriptojudoj estis novkristanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Juan del Campo Almellones: El mesías de los marranos (2002) Málaga: Libros Encasa
  • Jaime Contreras: Curso de doctorado en la Universidad Autónoma de Madrid, 1988 Los conversos. (Conferencia) París: Instituto Cervantes, 1999 La identidad del converso en España y fuera de España