Krismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta oleaĵo

Krismo (el la greka χρῖσμα / "khrĩsma", «ungvento, parfumo») - sankta oleaĵo, uzata en katolikismo kaj ortodoksismo dum konfirmacio. Prototipo de krismo estas la sankta oleo, pri kiu estas dirite en la Malnova Testamento (Eliro 30, 22-33). Krismo estas kombina substanco, kies ĉefa ingredienco estas pura olivoleo. Oni aldonas ankaŭ aliajn aromaĵojn (olibanon, mirhon, rozfoliojn ktp.). Ĉe kuirado uzatas ankaŭ blanka vino por preventi ekflamiĝon. En la tempo de la Nova Testamento krismo fariĝis substanco de konfirmacio. Krismokuirado estas rita ceremonio, same kiel krismokonsekro. Ĉe tio gravas, ke kuiri krismon rajtas nur supera eklezia aŭtoritato.

Ĝi estas unu el la tri sanktaj oleaĵoj kun la oleo de katekumenoj kaj la oleo por la malsanuloj.