Kritikismo (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kritikismo estas filozofia fluo kiu sin proponas studi kaj juĝi problemojn pri la filozofia scio ilin dispartigante laŭelementaj problemoj, por provi ilin solvi.[1] Ĝi tiel mallarĝigas la esplorkampon de la filozofio, sed opinias samtempe akiri pli altan certecon pri la verkonformeco de la asertoj kiuj estas faritaj en sia eno.
La metodo ĉi-kaze utiligita por kritiki aŭ analizi la racion pere de la racio mem, por ke estu malkovritaj la limoj kaj oni povu juĝi pravigitaj aŭ nepravigitaj iuj el la principoj kiujn ĝi kutimas afirmi, estas ĝuste la kritikismo. Kritikismo, fakte, estis difinita ankaŭ filozofio de la limo, ĉar ĝi emas limigi aŭ ĉirkaŭlimigi la eblojn de la homa scio, spite ke ĝi sukcesas nur albordiĝi al sciformoj pli certaj. Kritikismo, lastcele, estas analizo pri la homa racio, kiu fariĝas samtempe juĝisto kaj akuzito en la provo malkovri kion ĝi reale sukcesas scii kaj aserti kun certeco.[2]

La plej fama filozofa elstarulo de tiu filozofia fluo estas la germana Immanuel Kant, kiu uzis la metaforon de kolombo por ilustri kiel, laŭ lia vidpunkto, la limoj altruditaj al la intelekto estas reale konstituantoj de la eblon mem moviĝi kaj scii: “La leĝera kolombo, dum en la libera flugo fendas la aeron kiu ĝin malalcelas, povus imagi ke al si sukcesus plirapide flugi en senaera spaco. Tiel Platono forlasis la sensan mondon ĉar ĝi metas tro malvastajn limojn al la intelekto; kaj sin lanĉis sur la flugiloj de la ideoj, tra la vakua spaco de la pura intelekto...”. (Kritiko de Pura Racio)

Immanuel Kant

Kritikismo inter raciismo kaj empiriismo[redakti | redakti fonton]

La alestiĝo de kritikismo situas en aparta momento: ĝi naskiĝas ĉe la fino de la 17-a jarcento, kiam la filozofia esploro blokiĝis antaŭ la kunpusiĝo de du kontraŭaj kaj ĝis tiam neakordiĝeblaj konceptoj: raciismo kaj empiriismo.

  • Raciismo, kies plej fama epigono estis Kartezio, estis la filozofia sistemo kiu sin proponis ekspliki la tutan realon pere de la racio, startante de la ideo pri Dio kaj de la memkonscio (la cogito ergo sum = mi pensas do mi estas). Ĝi utiligis, nome, nur la ilon de la apriora scio. La febla punkto de tiu pensistemo, tamen, kuŝis en la necerteco aserti kun certeco ke la penso korespondus al la esto, nome ke la logika plano korespondus al la ontologia plano;
John Locke

kiu antaŭmetainte la problemon de la valideco de la homaj scioj, iamaniere anticipis la estontan disvolviĝon de kritikismo.]]

  • Empirismo, reprezentata de Thomas Hobbes, John Locke kaj David Hume, estis la penssistemo kiu asertis la ekzaktan kontraŭon de raciismo: laŭ empiriistoj la nura vojo por scie esplori la ĉirkaŭan realon estas la sensoj kaj niaj perceptoj. Ili, nome, ekskluzive utiligas aposterioraj: en tiu maniero, tamen, la ideoj el ili devenantaj ne povis havi ‘’’’’’’universalan valoron, sed nur en tiu aparta momento kaj en tiu aparta situacio, Sekvas, do, filozofia skeptikismo, kaj neebleco scii ion kun certeco.

Kritikismo superas tiun dualismon kaj provas ĝin sintezi en unusola pensfluo. Kant realigas veran kaj propran “kopernikan” revolucion en la kampo de la filozofia esploro ĉar, kiel Koperniko estis inversinta la rilatoj inter la suno kaj la tero, tiel la germana filozofo intencas nun inversigi la rilatojn inter la subjektokaj la objekto de la kogno. Dum antaŭe oni pensis dogmemmaniere ke la formoj de la subjekto pasive adaptiĝas al la naturo, kritikismo inaŭguris novan koncepton laŭ kiu estas la sensa sperto kiu estas modelita de niaj mensaj. La tipo de scio kiun Kant inaŭguras fariĝas akordo inter la apriora scio de racionalistoj kaj la [[aposteriora scio de empiriistoj: temas, fakte, pri sintezo de elementoj aprioraj, jam ĉeestaj en la menso de la subjekto (kiaj ekzemple la kategorioj, aŭ la konceptoj despaco kaj tempo), kaj elementoj aposterioraj devenantaj el la ekstero, de la objekto eplorata: la fenomeno.

La metafizika problemo[redakti | redakti fonton]

Kritikismo, tielmaniere, unuflanke allasas ke la scio ne venas de la sperto, sed aliflanke eksludas ke la racio povas alveni al la scio pri ĉio kio staras trans la sperto mem. En la klopodo esplori sur kiuj aspektoj oni povas esprimi kun certeco, Kant alvenas meti iujn limojn: trans tiuj limoj estas ls ideo pri Dio kaj aliaj metafizikaj nocioj. Li inokulas la koncepton pri Dio kiel postulato ĉar ne eblus ĝin ekspliki pere de la nuraj iloj de la pura racio.
Aparte laŭ Kant ne eblus pruvi la ekziston de Dio ĉar, en la klopodo tion fari, la racio senevite eniras en serion da antinomioj, nome kontraŭdiroj kun si mem. Sammaniere, neeblus aserti kun certeco ĉu la mondo havis komenciĝon kaj tempan-spacan limon aŭ ĉu ĝi estas senfina kaj eterna, aŭ ĉu ekzistas libera elekto aŭ validas nur la principo de kaŭzo-efiko.

De kritikismo al idealismo[redakti | redakti fonton]

Fichte opinias ke tiu de Kant estas pozicio ne tute “kritika”, kaj eĉ ankoraŭ dogmema: ĝi fakte antaŭ ol esplori pri la kondiĉoj de la valideco de la scienco kaj moralo, devintus esplori la kondiĉojn kiuj legitimas sin mem kaj la rezultojn de sia esploro. Kaj kun Fichte kaj Schelling kaj Hegelo kaj aliaj la sensaj objektoj perdas ĉian pli konsiston ĝis fariĝi alestiĝoj de la menso.

Novkritikismo[redakti | redakti fonton]

En la dua duono de la 19-a jarcento la filozofo Otto Liebmann provis reproponon, baziĝante sur novaj aspektoj, de la kanta kritikismo, per la programa manifesto: «nepras reveni al Kant». Skolo, dirita de Marburgo kaj aliaj, ĉefe gvidas tiun fiozofian movadon. Ilia pensado ĉerpis el la filozofio de Gottfried Wilhelm Leibniz kaj aliaj: ĝenerale estas malpliigita la kontraŭstarigo inter la sensoj kaj la intelekto.[3]

Lstatempe aperis kritika raciismo de Karl Popper, kiu konfidas al la racio esence kritikan, negativan, funkcion, laŭ kiu nome neniu kriterio de la homa scio, opiniata erarema, konjektema, povas baziĝi sur la principo de la kontrolebleco, sed sur tiu kontraŭa de la malpruvebleco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La etimologio, fakte, devenas el la greka verbokrino, kiu signifas «dispartigi, analizi, juĝi».
  2. Andrea Gentile, Ai confini della ragione. La nozione di «limite» nella filosofia trascendentale di Kant, Edizioni Studium, Roma 2003 ISBN 8838239290.
  3. Dizionario di filosofia Treccani alla voce corrispondente.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Immanuel Kant, Critica della ragion pura [1781], a cura di P. Chiodi, Utet, 2005 ISBN 8802071748
  • Friedrich W. Schelling, Lettere filosofiche su dommatismo e criticismo, a cura di G. Semerari, Laterza, 1995 ISBN 884204623X
  • V. Grieco, Genesi e sviluppo del criticismo. Emanuele Kant, Ist. ed. del Mezzogiorno, Napoli 1969
  • Kant: Über die Entdeckung, nach der alle Kritik der reinen Vernunft durch eine ältere entbehrlich gemacht werden soll. 1790
  • Friedrich Heinrich Jacobi: Über das Unternehmen des Kritizismus, die Vernunft zu Verstande zu bringen. 1801.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]