Krompachy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Krompach – municipon en Ĉeĥio.
Krompachy
hungare: Korompa, germane: Krompach
urbo
Urbodomo en Krompachy
Blazono
Oficiala nomo: Krompachy
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Spišská Nová Ves
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Slovaka paradizo
Riveroj Hornád, Slovinský potok
Situo Krompachy
 - alteco 379 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 50″ N 20° 52′ 26″ O / 48.91389 °N, 20.87389 °O / 48.91389; 20.87389 (mapo)
Areo 22,889 km² (2 288,9 ha)
Loĝantaro 8 809 (31.12.2007)
Denseco 384,86 loĝ./km²
Unua skribmencio 1246
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 053 42
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj SN
NUTS 543268
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Krompachy
Retpaĝo: www.krompachy.sk
Portalo pri Slovakio

Krompachy, hungare Korompa, germane Krompach estas urbo en Slovakio en regiono Košice, en distrikto Spišská Nová Ves.

Vido al Krompachy

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo kaj dekstra bordo de Hornád, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Košice-Spišská Nová Ves, sed estas linioj al Gelnica kaj Spišské Podhradie. La lasta troviĝas 14 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1256. La komunumo estis grava minejo, la kampoj apartenis al Spiŝa burgo. Oni minis feron kaj arĝenton. La vilaĝo iĝis kampurbo en la 14-a jarcento, sekve grava komerca centro. La paroĥo fondiĝis en 1397, la unua gotika preĝejo pretiĝis en 1424. La urbeto iĝis libera reĝa urbo en 1602, kiun poste Emeriko Thököly kelkfoje atakis. Ĥolero trafis la urbon en 1831. Komence de la 20-a jarcento tie funkciis la plej granda ferindustria kombinato de Hungario. En 1910 loĝis en la urbo 6378 da homoj, (2560 hungaroj, 2440 slovakoj, 1063 germanoj, 131 serboj). La urbo ĝis 1919 apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišské Podhradie. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1921 okazis sanga ribelo. Ekde 1937 la ferkombinato formiĝis al kuprofabriko. En 2001 vivis en la urbo 8812 da homoj (7679 slovakoj, 736 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Korompa aŭ Krompach naskiĝis:

Hornada kolonio