Krucumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krucumita Jesuo

Krucumado estas metodo de mortpuno, en kiu oni najlas aŭ ligas la kondamnitan al morto (plejofte senvestan) al granda ligna kruco, kaj forlasas lin tie ĝis la morto. Supozeble, plej ofte oni simple ligis ilin al la kruco per ŝnuro, najli oni konservis por la plej gravaj kazoj. La morto alvenis eble de la malkovro aŭ la sangoperdo, sed la plej ofte de la sufoko: dum la mortonto malfortiĝas, li ne povas teni sian korpon, kaj la pulmoj ne eltenas.

Kontraŭe al la popolaj bildoj (kiel ĉi-dekstre), oni neniam najlis la manojn sen ligi la manradikojn per ŝnuro, ĉar la manoj solaj ne povas teni la pezon de homo — li falus.

La krucumado verŝajne aperis ĉe la antikvaj persoj. Aleksandro la Granda uzis krucumadon en sia imperio.

Romia imperio[redakti | redakti fonton]

En la antikva Romio, oni lernis la krucumadon de la Kartagoj, kaj krucumadis speciale ribelantojn kaj sklavojn. Temas pri mortopuna ekzekuto ege praktikata ĉe antkvaj popoloj, kutime taksata la plej kruela, la plej senhonoriga, la plej kontraŭhoma. De persoj, asiroj kaj hindoj tiu punsistemo imitiĝis en Okcidento. Ĝia celo estis mortigi kun ekstrema malrapideco: la morto atingis sian viktimon nur post unu, du kaj kvin tagoj, sed oni rakontas pri ok tagoj. Kaj ĝi devis esti publika por timigi la eblajn samagantojn de la kulpulo kaj montri la potencon de la leĝo-aŭtoritato.

Ĉar tia morto estis konsiderata speciale senhonora, Jesuo Kristo estis krucumita kiel malhonorinda ribelanto kontraŭ la imperio. Aliaj kristanoj, kiel Sanktaj Petro kaj Andreo, ankaŭ estis krucumitaj. Krom kristanoj, la plej fama krucumado estis de sesmil sklavribelantoj, post la ribelo de Spartako (tamen Spartako mem mortis en la batalo).

La romia imperio ĉesis krucumadi, kiam ĝi kristaniĝis.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

ortodoksa kruco

Kristanismo forte baziĝas sur la aserto, ke Jesuo Kristo estis krucumita kulpe kaj age de la pekanta homaro kaj ke li akceptis tiun suferon por fideli al sia tasko konigi al la homoj, kiom Dio amas la homaron kaj fariĝi altira ekzemplo pro ĉiuj: per lia ofero la homo ricevas la dian filiĝon kaj heredon de la eterna vivo por liaj sekvantoj. Pro tio la kruco, antaŭe simbolo de malhonoro (kiel ekzemple pendumilo), iĝis religia simbolo. La maniero de krucumado eĉ estas kaŭzo de disputo inter diversaj konfesioj: La ortodoksa eklezio insistas, ke Kristo havis sur sia kruco pied-apogilon (latine suppedaneum), kiu permesis al li foje ripozigi la brakojn (maniero por prokrasti la morton, do severigi la punon). Pro tio la ortodoksa kruco havas ne nur horizontalan trabon, sed ankaŭ oblikvan, kiu simbolas la piedapogilon.

Krucumado en arto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Krucumita Kristo en arto.

Krucumado, konata ankaŭ kiel Corpus hypercubus, estas pentraĵo farita de la hispana pentristo Salvador Dalí en 1954. En tiu maltipa ekzemplo de krucumado aperas Kristo kun atleta korpo kaj en levitacio super la kruco. Gala, la edzino de Dalí, estas portretita sube kontemplante Kriston kvazaŭ lia patrino; la traktado kaj vestaĵoj memorigas pri Zurbarán kaj Murillo.

Moderna tempo[redakti | redakti fonton]

Puna krucumado en Rumanio, 2005[redakti | redakti fonton]

Puna krucumado okazis en 2005, en Rumanio, kiam monaĥino mortis pro tio. La gvidanta monaĥo asertis, ke ŝin obsedis la diablo kaj pro tio okazis la krucumado. Lin helpis 4 monaĥinoj.

La viktimo, suferinto estis la 23-jara Maricica Irina Cornici, kiu plenkreskis kiel orfino kaj suferis je skizofrenio. Ŝi vizitis 3 monatojn antaŭ sia morto sian amikinon en orienta Rumanio, departemento Vaslu, vilaĝo Tanacu, en la ortodoksa monaĥinejo Sankta Triunuo. Ŝia amikino konvinkis ŝin pri monaĥiniĝo. Post unu monato ŝin vizitis eĉ kuracisto dum la unua krizo, kiu skribis diagnozon. Tiam la kuracisto rimarkis vundojn, spurojn de perforto sur la mano, piedo de la virino, sed li permesis ŝin reiri en la monaĥinejon. La 10-an de junio de 2005, la popo de la monaĥinejo, la 29-jara Petru Corogeanu – kun helpo de kvar (inter 20 kaj 32 jarojn aĝaj) monaĥinoj – ŝnurligis kaj enfermis la fratinon Maricica en ĉelon. Ĉar la skizofrenio ne malpliiĝis, oni ĉenligis ŝin la 13-an de junio al ligna kruco, kiun oni starigis en malvarmetan ejon. Oni enbuŝigis al ŝi mantukon kaj donis al ŝi dum 3 tagoj nek trinkaĵon, nek manĝaĵon. La virino mortis la 15-an de junio.

Oni fortege batadis la virinon: oni povis vidi sur la korpo spurojn de fortegaj batoj, kiuj eĉ povis kaŭzi morton.

La monaĥejestro diris, ke oni volis nur forpeli la diablon el la korpo de la virino, kiu mortis je koratako, post komato.

Festa Krucumado[redakti | redakti fonton]

En kelkaj katolikaj nacioj (ĉefe ĉe Filipinoj) oni foje libervole iĝas krucumitaj (portempe) por omaĝi suferojn de Kristo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]