Kruringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luksaj kruringoj
Kruringo

Kruringostreĉpantalono estas - en moderna senco - tiu vestaĵo, pantalono el elasta materialo, kiuj kovras la malsuprajn membropartojn (krurojn) rekte sur la haŭto. Ĝi estas agrabla ĉiutaga vestaĵo kaj tre konvenas por sportado (kelkaj materialoj povas tuj absorbi kaj fordoni la ŝvitadon). Ofta baza materialo por ties produktado estas la likronilono.

La streĉpantalonoj varias je longo de femurmezo ĝis maleolo.

Aliaj signifoj[redakti | redakti fonton]

La kruringo en la antikvo estis parto de la armaĵo, kiu kovris la krurojn (PIV). En tiukaze, ĝi estis el forta ledo aŭ el metalo kaj protektis kontraŭ tranĉoj, vundiĝoj.

La kruringo ankaŭ estas leda aŭ fortiktola krurovesto, por la rajdistoj, ktp. (PIV).

Krurumo estas tiu parto de la pantalono aŭ boto, kiu kovras la kruron (PIV).