Kuitlahuako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuitlahuako
Persona informo
Naskiĝo 1476
en Tenoĉtitlano
Morto 1520
en Tenoĉtitlano
Mortis pro nenatura morto vd
Mortis per variolo vd
Lingvoj naŭatla vd
Ŝtataneco Triopa Alianco vd
Familio
Patro Aksajakatlo vd
Gefratoj Moktezumo la 2-a vd
Edz(in)o Isabel Moctezuma vd
Infanoj Maria Bartola vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kuitlahuako, CuitláhuacCuiltahuatzin (1476[1] 25-a de novembro[2] ĝis la 28-a de novembro 1520, lasta tago de la monato Keĉolli[3]) estis la antaŭlasta tlatoani de la aztekoj, senjoro de Iztapalapa kaj frato de Moktezumo la 2-a.

Kiam komencis la ribelo de la aztekoj kontraŭ Moktezumo en Tenoĉtitlano, Korteso liberigis Kuitlahuako por ke tiu klopodu pacigi la ribelintojn, sed male li estris ilin. Fakte li estis la ĉefa stratego de la atakoj kiuj okazigis la venkon de la aztekoj dum la nomita Trista Nokto (30a de junio 1520). Kiam mortis Moktezumo, la aztekaj nobeloj kaj la pastroj elektis lin kiel nova tlatoani kaj militestro,[4] kaj li montris grandan kapablon por listigi trupojn, serĉi aliancojn kun kelkaj popoloj kaj klopodi detrui la invadintojn. La 7an de septembro 1520 de la julia kalendaro, kiu estis la tago "13a Mikiztli" de la jaro "2 Tekpat",[5] dum la kronceremonio, estis mortbuĉitaj ĉiuj hispanoj kaj aliancanoj kiuj estis enprizonigitaj en la palaco de Aksajakatlo kaj de la ariergardo de la konkistadoroj kiuj ne sukcesis fuĝi kiam falis la portebla ponto metita por trapasi la fosojn.

Lia regado daŭros nur okdek tagojn.[6] Estis la variolo kio finigis la vivon de Kuitlahuako en novembro 1520, nur kelkajn semajnojn post venki super la hispanoj. Li estis jam ariginta armeon de tri divizioj kun totalo de pli ol 500,000 soldatoj, miloble pli multnombraj ol la fortoj de Korteso, kaj eĉ pli multnombraj ol la hispanaj fortoj de Kubo. Kuitlahuako mortis 44-jaraĝa. La variolo estis malsano nekonata ĝis tiam en Ameriko, ŝajne enkondukita de la hispanoj kiuj venis en la ekspedicio de Pánfilo de Narváez.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chavero; 1888; 873
  2. Orozco y Berra, 1880; 493
  3. El Calendario de Ketzalkoatl, dua eldono. Oscar Ayotzintli p 25 61
  4. Orozco y Berra, 1880; 467
  5. Historia Antigua y de la Conquista de México, Manuel Orozco y Berra Vol IV p 469
  6. Orozco y Berra, 1880; 468

Bibliografio[redakti | redakti fonton]