Kulerbekuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kulerbekuloj
Reĝa plataleo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Subfamilio: Plataleenoj Plataleinae
Genro: Platalea
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

KulerbekulojPlataleoj estas grupo de grandaj, longkruraj vadbirdoj de la familio Treskiornitedoj, kiu enhavas ankaŭ la ibisojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj havas larĝajn, platajn, kulerecajn bekojn kaj manĝas per vado tra neprofundaj akvoj, balancigante la mezmalfermajn bekojn de unu flanko al alia. Kiam iu eta akva besteto -ĉu insekto, krustulo aŭ fiŝeto- tuŝas la bekon, rapide ĝi estas englutita. Kulerbekuloj preferas nesalan akvon, sed oni vidas ilin ankaŭ en salaj akvoj. Ili bezonas manĝi dum multaj horoj ĉiun tagon.

Moroj[redakti | redakti fonton]

Kulerbekuloj estas monogamaj sed ŝajne nur dum unu bredjaro. Preskaŭ ĉiu specio nestas surarbe aŭ sur junkejo, ofte apud ibisoj aŭ ardeoj. La maskloj alportas materialon -bastonetojn kaj junkojn, foje rabitajn de malnovaj nestoj- kaj la ino teksas platan strukturon diversmaniere laŭ la specioj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La ino demetas ĉirkaŭ tri blankajn ovojn kiujn ambaŭ gepatroj kovas; la idoj eloviĝas ne samtempe. La idoj estas blindaj kaj ne povas memzorgi tuje: la gepatroj manĝigas ilin per parta vomado. La bekoj de la idoj estas mallongaj kaj rektaj kaj ne atingas tipan aspekton de kulerbekuloj ĝis kiam ili estos plenkreskuloj. La gepatroj manĝigas la idojn kelkajn semajnojn post la elnestiĝo. Ĉefa kialo de reproduktoperdo estas ne rabado sed malsatego.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La ses specioj klasas en unu genro (aŭ en du, se oni konsideras Ajajaon kiel aparta genro) kaj disiĝas tutmonde:

  • Eŭrazia plataleo, Platalea leucorodia. Ĝi estas la plej disvatigata kaj konata, ĉar ĉeestas nordorienton de Afriko, Sudorientan Eŭropon (Balkanio, Mediteranea Maro) kaj mezan Azion (Hindio, norda Ĉinio, Turkio). Junuloj kaj plenkreskuloj estas blankaj kun nigraj flugilpintoj, malhelaj bekoj kaj kruroj. Ili nestas en junkejoj kun aliaj specioj.
  • Orienta plataleo aŭ Nigravizaĝa plataleo, Platalea minor. Ili vivas en Ĉinio, Koreio kaj Japanio. La nomo de "nigravizaĝa" kialas ĉe la fakto, ke la beka malheleco atingas la ĉirkaŭon de la okulo.
  • Afrika plataleo, Platalea alba. Ili loĝas en subsahara Afriko. Ili similas al la Eŭrazia plataleo, sed la beko estas pli hela, iom rozkolora kaj tia koloro atingas la okulon. Manĝaĵo konsistas el insektoj kaj similaj bestetoj. Nestas ili en arboj, marĉoj kaj rokoj.
  • Reĝa plataleo, Platalea regia. Komuna en suda Aŭstralio kaj pli malofte en aliaj partoj de la kontinento kiam formiĝas akvaj areoj. Same en Novzelando (nome la suda insulo), kaj kiel malfruantoj en Novgvineo, Pacifikaj insuloj kaj Indonezio. Manĝaĵo estas akvaj bestetoj; nestas en arboj, marĉoj kaj junkejoj.
  • Flavbeka plataleo, Platalea flavipes. Komuna en sudorienta Aŭstralio kaj foje en Novzelando kaj proksimaj insuloj. Manĝaĵo estas akvaj bestetoj; nestas en arboj, marĉoj kaj junkejoj.
  • Rozkolora plataleo, Roza plataleo, Amerika plataleo aŭ Ajajao, Platalea ajajaAjaja ajaja. Plenkreskuloj estas tre rozkoloraj. Ili vivas en Sudameriko, Karibio kaj suda marbordo de Usono. Ili nestas en manglejoj kaj manĝas akvajn bestetojn.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Studo de 2010 pri mitokondria DNA de la plataleoj fare de Chesser kaj kolegoj trovis, ke la Ajajao kaj la Flavbeka plataleo estas la plej proksimaj parencoj unu de la alia, kaj ambaŭ descendas el frua posteulo de la prauloj de la aliaj kvar specioj de plataleoj. Ili notis la genetikan pruvaron ke same validus konsideri la ses speciojn klasite ene de la genro Platalea aŭ alternative ambaŭ en la monotipaj genroj Platibis kaj Ajaja respektive. Tamen la ses specioj estas tiom similaj morfologie, ke ankaŭ havi ilin ene de ununura genro same pravas.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). “Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA”, Zootaxa (2603), p. 53–60.