Kultismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la filologia tradicio, estas kultismo[1] vorto kies morfologio sekvas tre deproksime ties etimologian devenon ĉu el la greka aŭ el la latino, sen obei la kreadon aŭ la ŝanĝojn de la evoluo de la lingvo. Tiaj terminoj, foje koincidaj kun neologismoj, estas enkondukitaj en la lingvon pro kulturaj, literaturaj aŭ sciencaj konsideroj. Ili apenaŭ adaptas sian formon al la ortografiaj kaj fonologiaj konvencioj fiksitaj de la lingvaj kreado aŭ evoluo, sed male malatentas la transformojn de la radikoj aŭ la morfemoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tia fenomeno okazas kaj en Esperanto kaj en multaj lingvoj, ĉefe en Eŭropo (pro tradiciaj subtavoloj) kaj ĉefe inter latinidaj lingvoj (pro komuna deveno el la latino). Ĉiuokaze en Esperanto estas pli forta tendenco al traduko aŭ adapto de fremdaj vortoj ol en aliaj lingvoj pli emaj al inklino al la forta hegemonio kultura de la latina.

En Esperanto oni povus konsideri kultismo ankaŭ tiujn vortojn kiuj rekte devenas ĉefe el latina (nomitaj ankaŭ latinismoj) kaj malpli el greka devenoj. Foje temas pri esprimoj aŭ kompletaj frazoj en la latina aŭ greka, nekompreneblaj sen kono de tiuj lingvoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Aferezo, apopleksio, ataraksio, Cogito ergo sum, Corpus iuris civilis, De facto, deficito, episkopo, Habeas corpus, habitato, humo, incipit, kvantumo, lumeno, lukso, mediumo, metastazo, referendumo, rekviemo, septo, sponsoro, statuso, taksonomio, Te Deum, torako, ultimato...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] «Etilomología del Cultismo». [2] Konsultita la 9an de aprilo 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CLAVERÍA NADAL, G. (1991), El latinismo en español, Barcelona, Univ. Autónoma de Barcelona.
  • GARCÍA GALLARÍN, Consuelo (2007): El cultismo en la historia de la lengua española, Madrid, Parthenon
  • HERRERO INGELMO, J.L. (1994), “Cultismos renacentistas (cultismos léxicos y semánticos en la poesía del siglo XVI)”, BRAE LXXIV, CCLXI, 13-193; CCLXII, 223-237; CCLXIII, 503-523.
  • WRIGHT, R.(1982), Late Latin and Early Romance in Spain and Carolingian France, Liverpool, Arca Classical and Medieval Texts, 1982; trad. de Rosa Lalor, Latín tardío y romance temprano. En España y la Francia carolingia, Madrid, Gredos, 1989.