Kultura asimilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kultura asimilado estas koncepto en la sociologio por indiki procezon de unuflanka integriĝo per kiu anoj de etno-kultura grupo (kiel enmigrintoj aŭ malplimultoj) kunfandiĝas en aŭ estas ensorbitaj de solida, ĝenerale pli granda komunumokulturo. Tiu ĉi supozas ĉe la ensorbita grupo la perdon de iuj karakterizaj karakterizaĵoj, ekzemple, en la kampo de vestaĵoj, parolmanieroj rezulte de la kontakto kun alia kulturo aŭ komunumo.

Asimilado fare de pli riĉa kulturo[redakti | redakti fonton]

Foje du kontraŭdiraj tendencoj agadas. Kiam nombra malplimulto kaj / aŭ malpli evoluinta kulturo akiras politikan povon, kutime per armea konkero, ĝi estas formale en pozicio kiu ebligas altrudon de elementoj de ĝia kulturo al la alia.

Asimilado kaj migrado[redakti | redakti fonton]

En kunteksto de enmigrado distingeblas du formoj de asimilado : "kompleta asimilado" de "parta asimilado'.

La unua rilatas kiel tia al forta procezo de asimilado dum kiu ĉiuj eksteraj diferencoj (kun la escepto de haŭtkoloro, akĉento, ktp.) malaperas.

La kompleta asimilita enmigrinto tiukaze i.a.uzas la lingvon de la migradolando kiel hejma lingvo, kaj ne plu la lingvon de la lando de kie li originas (aŭ tiun de siaj gepatroj aŭ geavoj). La vestaĵoj kaj (plejmulto) de la lokaj kutimoj estas same asimilitaj.

Ĉe parta asimilado la enmigrinto konservas multe el la kulturo de la lando de origino, sed scias la lingvon de la enmigrada lando kaj respektas la tie validajn leĝojn kaj la ĉefajn faktajn regulojn kiujn la plenaĝa loĝantaro de tiu lando konas kaj respektas.

Asimilado de lingvo[redakti | redakti fonton]

Aplikata al asimilado de lingvo estas ankaŭ i.a. jenaj fenomenoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]