Kulturismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

1. Kulturismo signifas troemfazadon de etnaj enhavoj en iu koncepto pri kulturo aŭ la anstataŭigon de la vorto raso per kulturo. Ĉar la nocio raso en ĉi tiuj argumentadoj plej ofte ne aperas, la kulturismo povas esti konsiderata rasismo sen rasoj. Karakterizaj ĉe kulturismaj vidmanieroj estas:

- Temigo de la etneco: kulturo estas laŭ ili ligita nur kun la etna deveno.

- Homogeneco: ĉiuj membroj de etno laŭdire apartenas al la sama kulturo.

- Reduktebleco: unuopajn homojn oni traktas, kvazaŭ ili estus redukteblaj al la kulturaj trajtoj de grupo.

- Rigideco

Tiaj kulturismaj argumentadoj aperas kaj en la ekstremdekstrismo kaj en trosimpligitaj formoj de multkulturismo.

Tia kulturnocio ne akordas kun la heterogena karaktero de socioj, t.e. kun la ekzistantaj diferencoj en la socioj (ekzemple inter maljunuloj kaj junuloj, urbo kaj kamparo, malriĉuloj kaj riĉuloj, diverskonfesianoj, ktp.). Krome, homoj estas pli ol reprezentantoj de grupoj, kaj ili konstante interagas kun sia ĉirkaŭaĵo. Pro tio ili estas ne nur pasivaj kulturportantoj, sed ankaŭ aktivaj kulturalproprigantoj kaj ŝanĝantoj de la kulturoj de ilia medio.

Vd. ankaŭ: ekzotikismo, etnizado, orientismo, etnoplurismo, raso, rasismo, rasismo sen rasoj, banala naciismo, identisma movado

2. En dua senco, la nocio kulturismo priskribas ankaŭ tro fortan emfazon de kulturaj aspektoj de afero, kontraste kun la sociaj, ekonomiaj aŭ historiaj.

3. La metoda filozofio de la Marburga Skolo nomas sin mem kulturisma filozofio, per kio ĝi dislimigas sin de naturalismaj tem-alproksimiĝoj.