Kuma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuma
rivero
Bazaj informoj
Longeco 802 km
Akvokolekta areo 33 500 km²
Fluo
Fonto Skalisty-montodorso de Granda Kaŭkazo oriente de Karaĉajevsk
- Alteco super marnivelo 2 050 m
- Koordinatoj 43° 48′ 36″ N, 42° 10′ 42″ O (mapo)43.8142.178333333333
Enfluejo Kaspia maro sude de Laganj
- Alteco −28 m
- Koordinatoj 44° 45′ 14″ N, 46° 59′ 38″ O (mapo)44.75388888888946.993888888889
Altecodiferenco 2 078 m
Geografio
Navigebla ne
Map
Kuma
vdr

Kuma (ruse Кума) estas 802-kilometrojn longa rivero en la stepo inter Nigra Maro kaj Kaspio en suda Rusio. Ĝi fluas nordorienten en la Kaspian Maron. Ties drenabaseno kovras 33,500 kvadratajn kilometrojn. Ties elfluejo estas en Granda Kaŭkazo, en la respubliko Karaĉajio-Ĉerkesio, okcidente de Kislovodsk. Ĝi fluas en nordorientan direkton, tra Stavropola regiono (urboj Mineralnije Vodi, Zelenokumsk, Budjonnovsko, Neftekumsk) kaj plue orienten tra la Kaspia Depresio kiel la natura landlimo inter Kalmukio kaj Dagestano. Tiu parto de la Kuma valo formas la orientan parton de la Kuma-Maniĉa depresio, separante la Orienteŭropan ebenaĵon el la Kaŭkaza regiono. La rivero Kuma fluas en la golfon Kizljar de la Kaspia Maro proksime de la landlimo inter Dagestano kaj Kalmukio.

Plej el la riveroj kiuj fluas norden el la Kaŭkaza Montaro estas kolektita per la Kuban kaj Terek. Tiu montaro staras inter la basenoj de tiuj du riveroj kaj tiele la Kuma estas ĉefe stepa rivero. Ĝi estas uzata ĉefe por irigacio.

Se planoj por la proponita Eŭrazia Kanalo, kiu ligus la akvon de la Kaspia Maro kun tiuj de la Nigra Maro, estos iam realigitaj, plej verŝajne ĝi sekvos la valon de la rivero Kuma en ties orienta parto.