Kunlun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
centra Azio kun la Silka Vojo, la montaro Kunlun dekstre sub la vojo

Kunlun (ĉine 昆仑山脉; Kunlun Ŝan, Kunlun-montaro) estas alta montaro de ĝis 7.723 metroj da alteco en la okcidento de Ĉinio (Azio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La alta montaro etendiĝas de la rivero Jarkend, kiu konsistigas la naturan limon al la najbara montaro Pamiro, respektive de la Karakorum-pasejo en alteco de 5575 metroj super la marnivelo, la natura limo al la najbara montaro Karakorum, laŭ la norda limo de la ĉinia (ĉinie okupita) aŭtonoma regiono Tibeto orienten. 2.500 kilometroj konsistigas la limon al la Tibeta Altebenaĵo, la resta orienta parto situas en la ĉinia aŭtonoma regiono Ŝinĝango.

La montaro Kunlun konsistas esence el la pli okcidenta montaro nomata laŭ la rusia esploristo Prĵevalskij, kiu tuŝas la nordan randon de la Tibeta Altebenaĵo, kaj la pli orienta montaro nomata laŭ la esploristo Marco Polo, kiu tuŝas la saman altmontaron kaj la sudan randon de la baseno Qaidam. De la montaro Prĵevalskij nordorienten daŭriĝas la montaro Nanŝan. La orienta daŭrigo nomiĝas Qinling.

Montoj[redakti | redakti fonton]

La montoĉenoj de la Kunlun Ŝan havas pli ol 200 montopintojn de pli ol 6000 metroj da alteco. La plej altaj estas:

  • Ulugh Muztagh (6.973 m)*
  • Dingbei (7.625 m)
  • Muztag (7.282 m)*
  • Goĵa Tŝo (7.206 m)
  • Bukadaban Feng (6.860 m)
  • Juĵu Ŝan (6.178 m)
  • Malan (6.056 m)
  • Tekiliktag (5.466 m)

(* ne konfuzenda kun la similsona monto Muztagata)

Historio[redakti | redakti fonton]

La montaro Kunlun ekestis per kolizio de la hinda subkontinento kun la eŭrazia litosfera plato en la malfrua fazo de la terhistoria epoko Triaso. Per tio fermiĝis la praoceano Tetiso.

La teritorio estas plejparte altmontara dezerto.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La montaro en la ĉina mitologio estas la taoisma paradizo. La unuan legende fiksitan vojaxgon tien faris la reĝo Mu Ŭang (1001 ĝis 946 a.K.) el la dinastio Zhou. Li laŭ la legendo tie trovis la Jado-palacon de la mita "flava imperiestro" Huang Di, kaj renkonriĝis kun Xiwangmu, la "reĝeca patrino de la okcidento", kiu laŭlegende ankaŭ tie havis sian loĝlokon.