Kupeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klasika kupeo Ford B de 1934.

Kupeocoupé (de la franca couper, «tranĉi») estas tipo de metalkovro de aŭtomobilo de du aŭ tri eroj kaj du flankaj pordoj. La kupeoj, kun la kabrioletoj, formas la grupon de la sportaŭtoj.

Historie la kupeoj preskaŭ ĉiam habis enhavkapablon por du aŭ kvar personoj. Ĝenerale la malantaŭaj sidlokoj estas malgrandaj kaj utilas por infanoj aŭ varoj; tiu sidlokara dispono estas nomata 2+2: estas du sidlokoj laŭleĝaj en la malantaŭa parto, sed ili estas nekomfortaj por longaj vojaĝoj. En la unua jardeko de la 21a jarcento ekĝeneraliĝis la grandaj kupeoj sed kun kvar realaj sidlokoj kaj kvar alirpordoj. Ekzemploj de tiaj kupeoj estas Porsche Panamera, Mercedes Benz CLS, Lamborghini Estoque, Aston Martin Rapide kaj Volkswagen Passat CC.