Kurdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sunaismoŜijaismoAlevoj • Yazidism • kristanismojudismo
Kurdoj
etno
Iranaj popoloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
kurda lingvo
Religio
vdr
Fotomuntaĵo de famaj kurdoj

Kurdoj estas granda etna grupo, kiu loĝas en ia virtuala lando Kurdio[1] ĉar kurdoj vivas ene de aliaj ŝtatoj: Irako, Irano, Turkio, Sirio kaj iom en Armenio kaj Libano (100000 kun duono de ili en Bejruto).

Flago de la Kurda Nacia Movado
Kurdio

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La popolnombro de la kurdoj estas proksimume 41 milionoj da homoj[2], kiuj estas tiel la plej granda etna grupo de la mondo, kiu ne havas sian ŝtaton. Vidu ankaŭ sub Plej multnombraj etnoj.

Lingvo kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Kurdoj parolas la kurdan lingvon (kurde : kurdî), kiu apartenas al irana grupo de la hindeŭropa lingvaro.

La kurda muziko estas la plej historia muziko en la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva historieto[redakti | redakti fonton]

Kurdoj estas idoj de antikvaj medoj.

La regionoj kie kurda lingvo estas parolata

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam Kurdio havas riĉan teron, ĝiaj loĝantoj ĝenerale estas malriĉaj: la vivnivelo en okcidenta Turkio estas pli alta ol en la orienta; simile ankaŭ en Irano, Sirio kaj Irako.

Nur en Irako rajtas kurdoj uzi sian lingvon. Multaj kurdoj volas starigi propran ŝtaton, kiu estus nomata Kurdio.

En 1920 la Traktato de Sèvres fiksis, ke Kurdio havu aŭtonomecon en Turkio kaj poste eble ricevu sendependecon. Post ŝanĝo de la registaro Turkio tamen rifuzis akcepti la traktaton, ĝin anstataŭis la Traktato de Lausanne, kiu ne mencias kurdan aŭtonomecon.

En januaro 1925 en suda kurdio okazis referendumo sub kontrolo de Ligo de Nacioj; plimulto de la loĝantaro rifuzis apartenon al Irako kaj deziris sendependecon. Tamen la Ligo en decembro 1925 akceptis postulon de Britio kaj permesis la anekson de suda Kurdio fare de Irako.

En Irako, Turkio kaj Irano la nacia movado de kurdoj kaŭzis grandajn problemojn por tiuj ŝtatoj, kiel armitajn operacojn en norda Irako inter PUK kaj PDK kaj baatha reĝimo ankaŭ en la oriento de Turkio inter PKK kaj turka armeo (ankaŭ en la okcidento de Irano dum la 1980-a jardeko inter Komala kaj DPKI kaj irana armeo).

Vidu ankaŭ: Operaco Anfal

Geografio[redakti | redakti fonton]

Azerbajĝano[redakti | redakti fonton]

En regiono Jevlaĥ de Azerbajĝano loĝas komunumo kies membroj parolas la kurdan, nomas sin "ajem-kurdoj" kaj asertas ke iliaj prapatroj translokiĝis tien el Irano en la 1940-aj — 1950-aj jaroj. Tamen lokanoj kaj etnologoj konsideras ilin ciganoj. Laŭ neoficialaj datumoj en 2012–2014 en Azerbajĝano loĝis proksimume 10 000 ciganoj, inkluzive de 2 500 en Jevlaĥ. Laŭ datumoj de lokaj etnologoj, jam antaŭ la foriro el Irano tiuj ĉi homoj estis islamanoj (plejparte ŝijaistoj), parolis la kurdan kaj sin konsideris kurdoj[3].

Laŭ la censo en 2009 en Azerbajĝano loĝis 6 100 kurdoj. Okcidentaj etnologoj opinias ke efektive en Azerbajĝano loĝas pli ol 200 000, kiuj konsistigas proksimume 2,8% de la loĝantaro[3].

Sirio[redakti | redakti fonton]

Damasko estis kultura centro de la kurdoj inter la du mondmilitoj. Kun kresko de interaraba naciismo fine de la 1950-aj jaroj, la situacio de la kurdoj malboniĝis. Oni malpermesis la Kurdan Demokratan partion de Sirio kaj deprenis la ŝtatanecon de 120.000 siriaj kurdoj: oni faris en Sirio popolnombradon ĉe la angulo de turka-iraka limo kaj nur tiu rajtis teni la ŝtatanecon, kiu povis pruvi, ke liaj antaŭuloj vivis antaŭ 1945 en Sirio. Sed antaŭe, la siriaj instancoj kolektis la personajn atestilojn por ŝanĝo de la personaj atestiloj kaj oni "forgesis" redoni ilin. La sen-ŝtatanecaj kurdoj nombras (en 2006) ĉ. 360.000. Ili ne rajtas baloti, uzi ŝtatajn servojn, heredigi posedaĵojn (sed ili ne rajtas havi teron, domon, aŭtomobilon ktp.).

Post la senŝtatanecigo okazis forpelo: oni kreis sekuran zonon ĉe la turka limo (300x15 km) kaj forpelis loĝantojn de 332 kurdaj vilaĝoj (140.000 homoj).

La kurda lingvo kaj festado de la kurda novjaro estas malpermesitaj.

Turkio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la Unua Mondmilito la kurda patriotismo formis la klaninkludecon, kiu estis influita de la eŭropanaj ideoj. Post la disfalo de la Otomana Imperio la aliancetoj promesis per la Traktato de Sèvres aŭtonomion. Sed ĉi tiu traktato estis nuligita post turkaj protestoj kaj en 1923 anstataŭigita per la Traktato de Laŭzano kiu rekonis la turkan respublikon de Mustafa Kemal Atatürk sed ne la kurdan ŝtaton.

Malgraŭ multaj protestoj la kurda lingvo estis malpermesita ĝis kelkaj jaroj. La artiklo 42 de la versio de la jaro 1982 ankoraŭ diras: Krom la turka, neniu alia linvo estu instruata kiel edukadlingvo al la turkaj civitanoj. [4]

Post la atako de la kurda PKK en 1984 la situacio por la kurdoj malpliboniĝis. La militio daŭris ĝis 1999 kiam la kapo de la PKK, Abdullah Özcalan estis arestita. La konflikto kaŭzis 35.000 mortojn. Kun la aliĝpeto por la Eŭropa Unio la rajtoj por la kurdoj estis iomete plibonigitaj. Sed kun la pligrandeco de la Islama Ŝtato la situacio denove ŝanĝis: Julie 2015 okazis granda bombatako en Suruc, la suda parto de Turkio. Kiel "venĝo" sekvis atakoj de la PKK sur turkaj policanoj. Sed la Eŭropa Unio provas venki Turkion kiel rifuĝintprenanto, do ĝi ne reagas. [5]

Famaj kurdoj[redakti | redakti fonton]

Kiel kurdlingvaj verkistoj elstarigindas interalie Abdusamet Yigit kaj Kajal Ahmad.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kurdoj, kroma "neekzistanta" popolo, Etnismo, nro 6, 1-6-1974 , p. 14-15, (PDF),

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurdoj - forgesita popolo, Monato,1986/04, p. 16;
  2. (angla) Dr. M. Koohzad, Politics of Demography: Worldwide Total Kurdish Populations Approaching 41 million in 2015, The Kurdistan Tribune, la 10-an de julio 2016.
  3. 3,0 3,1 Esplorante kurdan kvartalon en Azerbajĝano (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2023-03-28). Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-28.
  4. http://www.hri.org/docs/turkey/con2c.html}}[rompita ligilo]
  5. http://diepresse.com/home/politik/aussenpolitik/4895786/Kurdenkonflikt_Ostturkei-im-Sumpf-der-Gewalt?}}[rompita ligilo]