Kursk (submarŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monument Kursk.

La K–141 Kursk estis rusia Antej-klasa (NATO-kodo: Oscar–II) nuklea submarŝipo, sinkis - post interna eksplodo - kun tuta marsoldataro en la Barenca Maro, la 12-an de aŭgusto 2000. Tiujare, tiu katastrofo estis internacia media evento.

La nomo de la ŝipo venas de fama rusia urbo Kursk, kie okazis la plej granda tanka batalo de la dua mondmilito, en 1943.

La submarŝipo estis konstruita en 1992-1994, havis duoblan trunkoŝelon, tiel oni trovis ĝin nesinkebla. Ĝia akvoelpremo estis 13.400 t; akvosurface, 16.400 t sinkante. La ŝipo longis 154,0 m, larĝis 18,2 m, altis 9,0 m. La submarŝipo povis merĝi ĝis 300-600 m kaj rapidi per 59 km/h (merĝante) aŭ 30 km/h (surface). La peladon ebligis du atomreaktoroj (OK–650b ), 2 vaporturbinoj kaj 2 seppadelaj helicoj.

La ekstera trunkoŝelo (8,5 mm) estis produktita el ŝtala alojo kun nikelo kaj kromo. La interna ŝelo dikis 51 mm.

La 12-an de aŭgusto 2000 - dum ekzercado - eksplodis fuelo de torpedo, kiu eksplodigis pluajn torpedojn kaj estigis truon en la ŝipo. Okazis du eksplodoj. La unuan kaŭzis la elfiltriĝo de fuelo (hidrogenperoksido) el torpedo, kiu kontaktiĝis kun kupro aŭ alia materialo kaj okazis eksplodo. La dua eksplodo okazis du minutojn poste pro la kreskanta temperaturo. Estiĝis 2-metra truo, akvo penetris, tra aeruma kanalo disvastiĝis fumo.

La ŝipo sinkis, neniu povis saviĝi, la homoj dronis aŭ mortis pro la estiĝinta fumo, manko de oksigeno.

Oni elmerĝis la submarŝipon la 18-an de oktobro 2001 kaj komencis esplori la restaĵojn. La rusia esplorkomisiono pri la katastrofo finis la analizon en 2002 kaj konstatis, ke erara torpedo kaŭzis la eksplodojn, sinkon de la ŝipo kaj mortojn de la soldatoj (118). Oni ankaŭ konstatis respondecon de la ŝipaj gvidantoj.

Enketo de la vrako post ĝia elmarigo pruvis, ke 23 personoj travivis. Ili, atendante savon, kaŝiĝis en la lasta segmento - pobo. Pro prokrastiĝanta savohelpo – sekve de rusia rifuzo de internaia helpo - ĉiuj mortis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ryszard Jędrusik, Tragedia Kurska po latach. Wyniki niezależnego śledztwa (Tregedio de Kursk post jaroj. Rezultoj de sedependa enketado). „Morze, Statki i Okręty”. Nr 7-8/2017. XXI (181), 2017. ISSN 1426-529X.