Kuruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalantaj kurucoj

Kuruco estas historia regiona esprimo por liberecbatalanto kontraŭ la Habsburgoj en Hungario en 15-a kaj 16-a jarcentoj. Kontraŭ la centriga politiko de la Habsburgoj formiĝis nova politika movado kaj okazis kelke da ribeloj. En la jaro 1703 eksplodis lasta kontraŭhabsburga ribelo, gvidata de Ferenc Rákóczi la 2-a. Ĝi diferenciĝis de la ceteraj per tio, ke batalis en ĝi popolamasoj. Ĝi estis finita en la jaro 1711 per la paco de Satu Mare.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la vorto „kuruco“ ne estas ĝis hodiaŭ kontentige eksplikita. Laŭ historiistoj, la vorto „kuruco“ estas derivita el la hungara vorto por „krucmilitisto“ (kruckavaliro), latine crutianus. La kurucoj (pluralo) estis origine anoj de armeo, kiuj batalis kadre de krucarmeo kontraŭ la Otomana imperio. Povas eble esti ankaŭ, ke la vorto „kuruco“ havas originon en la germana vorto Kruztürken (laŭvorte kructurkoj, „kristanaj otomanoj“).[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/7, paĝo 9: De fago al fago (artikolo pri Juraj Jánošík, heroa rekruto de la kuruca armeo) verkita de Julius Hauser.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El kontribuo de Julius Hauser.