Kvara egipta dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvara egipta dinastio
Dinastio
dinastio de Egiptio
Apero -2613 vd
Fino -2498 vd
Lando Antikva Egiptio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Piramidoj de la ebenaĵo de Gizo.
Statuo de Menkaŭra, flankita de Hatoro kaj Bat

La kvara dinastio estas parto de la Malnova imperio de Egiptio. Ĝi komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 2630 a. K. per la regado de Snofru kaj finiĝis ĉirkaŭ la jaro 2500 a. K. per tiu de Ŝepseskaf (aŭ eble per tiu de Ĝedefptah, citita de Manetono). Tiuj ĉi faraonoj lasis la ĉefurbecon en Memfiso, kiel tiuj de la 3a dinastio. Oni ne scias bone kiel tiu ĉi dinastio finiĝis; la sola indico estas ke pluraj gvidantoj kaj altaj ŝtatlaboristoj de la kvara dinastio estas dokumentitaj konservante sian postenon en la sekva 5a dinastio sub la regado de Userkaf.

Faraonoj de la 5a dinastio[redakti | redakti fonton]

Nomo Nomo
grekigita
Komentoj Regado
Snofru Entreprenis militajn ekspediciojn kontraŭ Nubio kaj Libio 24
Ĥufu Keopso Herodoto atribuas al li la Grandan Piramidon de Keopso, kun la kunlaboro de la filino 23
Raĝedef Oni atribuas al li la tute ruinigitan piramidon de Abu Roaŝ, situanta je ok kilometroj norde de Gizo. Oni oni malkovris ke li konstruigis la sfinkson en Gizo. 23
Raĥef Kefreno Herodoto atribuas al li la duan piramidon de Gizo. (25)
Ĝedefhor Eble regis nur kiel kun-regento -
Baefra Efemera reganto 2 (?)
Menkaure Micerino Oni atribuas al li la trian piramidon en Gizo. Lia sarkofago riozas ĉe la marbordo de Kartaĥeno (Hispanio) 28
Ŝepseskaf Li konstruigis por si mem, kiel funebra konstruaĵo, grandan mastabon sude de Sakkara 4
Ĝedefptah Inkluzive de kelkaj egiptologoj sekvanta Manetonon (Tamftis) (?)
  • Jaroj da regado laŭ la Reĝa listo de Torino
Reĝa listo de Abidozo. kastuŝoj 20-25.