Kvarciklo Ford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvarciklo Ford.

La Kvarciklo Ford aŭ en angla Ford Quadricycle estis la unua vehiklo disvolvigita de Henry Ford. La unua aŭto de Ford estis simpla kadro kun etanol-energia motoro kaj kvar biciklaj radoj muntitaj sur ĝi.[1]

La unuaj aŭtoj estis mankonstruitaj, unu post alia, kaj tre multekostaj. Tiuj pekuliaraj maŝinoj estis vidatja preskaŭ ludiloj por riĉuloj.[1] En la 1890-aj jaroj, la "senĉevala veturilo" estis relative nova ideo, kaj neniu havis fiksan, universalan ideon pri kiel aŭto devas aspekti aŭ funkcii. Plej el la unuaj aŭtokonstruantoj estis inventistoj, pli ol negocistoj, kaj laboris per sia imagopovo kaj pri la elementoj kiujn ili havis disponeblaj.[1] Tiele, la invento de la Quadricycle markis gravan plinovigon kiel pra-aŭtomobilo kiu metos la fundamenton por la futuro, kie venos pli praktikaj desegnoj.

La 4an de junio 1896 en malgranda ateliero malantaŭ sia hejmo en 58 Bagley Avenue,[2][3] Ford metis la finajn tuŝojn sur sia pure etanol-energia motoro. Post pli ol du jaroj de eksperimentado, Ford, 32jaraĝa, estis kompletinta sian unuan eksperimentan aŭtomobilon. Li dubis pri sia kreaĵo nome la "Quadricycle," tiele nomita ĉar ĝi funkciis sur kvar bicikaj radoj, kaj pro la rimedoj pere de kiuj la motoro funkciis al la malantaŭaj radoj.[4] La sukceso de tiu malgranda vehiklo kondukis lina al la fondo de la entrepreno Henry Ford Company kaj poste de la Ford Motor Company en 1903.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Doeden, Matt. (2007) Crazy Cars. Lerner Publications. ISBN 978-0-8225-6565-9.
  2. Clymer, Floyd. Treasury of Early American Automobiles, 1877-1925 (New York: Bonanza Books, 1950), p.58.
  3. [1] Henry Ford Heritage Association
  4. Brinkley, David, Wheels for the World: Henry Ford, His Company, and a Century of Progress, (New York: Penguin Group, 2003), p.22
  5. The Showroom of Automotive History: 1896 Quadricycle. Arkivita el la originalo je 2010-06-15. Alirita 2016-02-22.