Kvintesenco (fiziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri moderna hipoteza koncepto pri "obskura materio" kaj kvina esenco. Por antikva alkemia koncepto pri materialo nomita "kvintesenco" aŭ "etero" rigardu la paĝon Kvintesenco.

En moderna kosmologio, kvintesenco estas hipoteza formo de energio, ekondukita por ekspliki kaj koncepte reordigi ĵusajn astronomiajn observojn kiuj montras universon en akcelo. Ne konfuzendas, tamen, kun la kvintesenco, aŭ etero, de la klasika filozofio de Pitagoro-Aristotelo-novplatonismo-skolastikismo-alkemio. Ĉiukaze la fizika kvintesenco estas klara aludo al tiu la kvina elemento (la aliaj kvar estas tero, aero, akvo kaj fajro).

Tial tiu hipotezo postuligas kvinan forton aldonendan al la aliaj kvar jam konitaj de la moderna fiziko, nome al la gravita, al la elektromagneta, al la nukleaj forta kaj malforta.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tia kvintesenco teorigita kiel energio de vakuo, kies fizikaj karakterizoj estas enkadrigita en la jena stata ekvacio (kiu kvantigas la reciprokan influon de la premo pq kaj la denso ρq):

Ĝenerale, la parametro “w” povas varii laŭ la kosma tempo. Se allasite w<-1/3, la kvintesenco aktivas kiel repuŝa kampo, ekspansiante la spacon, kaj estas ĝuste tiu la karakterizo kiu igas la fizikan krinan esencon kandidato al la kategorio de la malluma energio.

Iu nenula kosma konstanto povas esti konsiderita kiel aparta kazo kie

kiu ne varias kune kun la tempo.

Kompreneble, tiu fizika teorio paralelas kaj samkonsistas kun la teorio pri la materio kaj energio mallumaj [1] Arkivigite je 2011-08-18 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]