Károly Döme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Döme
Memortabulo de Károly Döme
Memortabulo de Károly Döme
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1768 (1768-01-26)
en Komárno
Morto 22-an de majo 1845 (1845-05-22) (77-jaraĝa)
en Bratislavo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • gimnazia instruisto • poeto • Literatura tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly DÖME [kAroj dome], laŭ hungarlingve kutima nomordo Döme Károly estis hungara pastro, poeto, tradukisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1831).

Károly Döme [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1768 en Hungara reĝlando, en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 22-an de majo 1845 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Döme frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Pozsony, kie li aliĝis ankaŭ al pastra lernejo. En 1800 li ricevis la taskon esti pastro en Izsa (nuntempa Iža en Slovakio), kie li konatiĝis kun Dávid Baróti Szabó. En 1816 li translokiĝis al Transilvanio, sed en la sekva jaro li revenis al Pozsony, kie li estis direktoro de edukejo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kesergő versek ... (1788) - poemoj
  • A világ nagyjai! féljetek tradukaĵo el la germana (1792)
  • A katholika hittudomány (1793) tradukaĵo
  • diversaj literaturaj leteroj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Bazlernejo de Iža prenis la nomon Döme Károly, kie oni metis memortabulon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]