Károly Keleti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Keleti
Persona informo
Naskonomo Klette Károly
Naskiĝo 18-an de julio 1833 (1833-07-18)
en Bratislavo
Morto 30-an de majo 1892 (1892-05-30) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Klette
Frat(in)o Gusztáv Kelety
Parencoj Ágost Greguss
Okupo
Okupo statistikisto • ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Károly KELETI [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keleti Károly estis hungara ekonomikisto, statistikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1875). Lia frato estis pentristo Gusztáv Kelety.

Busto de Károly Keleti
Károly Keleti

Károly Keleti [1] naskiĝis la 18-an de julio 1833 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de majo 1892 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Keleti frekventis gimnazion en Pest (urbo), baldaŭe li batalis en hungara revolucio de 1848 en la hungara armeo. Komence li trovis laborejojn laŭvice en Alcsút, Buda, Szolnok. En 1861 li komencis redakti ekonomiajn kaj statistikajn artikolojn en gazeto en urbo Pest. En 1867 István Gorove invitis lin al la ministerio, kie li establis la unuan statistikan oficejon, kiun li estris dum 25 jaroj. En 1875 li iĝis profesoro en universitato en Budapeŝto. Li ricevis francan, rusan, portugalan premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A politikai gazdaság kézikönyve (Manlibro de la politika ekonomio), (1863)
  • A magyar mezőgazdaság (La hungara agrikulturo), (1867)
  • Acktenstücke zur Organisation der Landesstatistik in Ungarn, (1874)
  • A gyakorlati statisztika kézikönyve (Manlibro de la praktika statistiko), (1875)
  • Rapport sur l'état de l'agriculture en Hongrie (1878)
  • Magyarország népességének élelmezési statisztikája phisiológiai alapon (1887)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato, busto, memortabulo kaj faklernejo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Károly Keleti