Königstein (Saksio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido al la urbeto apud Elbo de la proksima fortreso

Königstein estas urbo en Saksio, Germanio. Ĝi situas meze de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. La urbokerno kaj la fortreso de Königstein troviĝas apud la maldekstra bordo de la rivero Elbo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2101 loĝantojn.

Blazono[redakti | redakti fonton]

En la blazono de Königstein videblas duvosta bohema leono. Tio montras, ke la urbeto aliĝis al Saksio malfrue.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua mencio de la urbo okazis (kun ligo al la samnoma fortreso) en 1379. Ĝia neregule aranĝita strukturo etendiĝas en la valoj de la riveroj Elbo kaj Biela. La preĝejo de Maria, konstruita en la jaroj 1720-1724, estis rekonstruita 1810-1823 post brulo. En la jaro 1848 estis konstruita fervoja viadukto.

En tiu ĉi urbeto 1901 ekfunkciis la unua trolebuso de la mondo, kiu tamen jam post tri jaroj ĉesis veturi. De 1961 ĝis 1990 okazis elminado de urano fare de la soveta-germana firmao "SDAG Wismut".

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Christian Petzold, komponisto kaj organisto, 1677-1733, nasko
  • Fritz Von Bose, komponisto kaj pianisto, 1865-1945, naskodomo konservita; Dresdner Straße 11
  • Georg Schumann, dirigento kaj komponisto, 1866-1952, naskodomo konservita; Goethe-Straße 10
  • Julius Otto, komponisto de korusaj kantoj, 1804-1877, naskodomo konservita ; Pirnaer Straße 8
  • Franz Otto, komponisto de korusaj kantoj, 1809-1842, naskodomo vidu supre
  • Camillo Schuhmann, komponisto kaj dirigento, 1872-1946, nasko

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Königstein havas stacidomon ĉe la fervoja linio Dresdeno-Prago. Pramo veturas al Halbestadt, vilaĝo, kiu estas parto de Königstein. Bad Schandau estas atingebla ankaŭ per ŝipo kaj buso.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Proksime al Königstein allogas jenaj turismaj celoj: