La Bodera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bodera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19269
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ángel Moreno Llorente
Demografio
Loĝantaro 21  (2023) [+]
Loĝdenso 1,19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 2° 53′ U (mapo)41.135833333333-2.8855555555556Koordinatoj: 41° 8′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 1 124 m [+]
Areo 21,76 km²
La Bodera (Hispanio)
La Bodera (Hispanio)
DEC
La Bodera
La Bodera
Situo de La Bodera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Bodera [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

La Bodera estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas boderense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 26 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,19 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

La Bodera situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1124 m super marnivelo; je 79 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 21,76 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°08′09″N 2°53′08″Ok.

Etendo de la municipa teritorio ene de la provinco Gvadalaĥaro.
Nordokcidente: La Miñosa Norde: La Miñosa Nordoriente: Atienza
Okcidente: Robledo de Corpes Oriente: Riofrío del Llano
Sudokcidente: Robledo de Corpes Sude: Angón Sudoriente: Rebollosa de Jadraque

Historio[redakti | redakti fonton]

En la kunteksto de la «fiebre de la plata» (arĝentimpeto) okazigita en la regiono meze de la 19-a jarcento pro trovo de riĉaj kuŝejoj el arĝento en la proksima vilaĝo Hiendelaencina, la minoj el arĝento de La Bodera —apartenantaj al la nomita Mina Distrikto de Hiendelaencina​ kaj situaj ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Cañamares ĉe la limo kun Robledo de Corpes en la sudokcidento de la municipo— atingis gravan produkton de tiu metalo, kvankam neregule, laŭ ekspluatado kiu pluis ĝis 1925 —kvankam la fina dekadenco jam estis okazinta el 1916—[1]​ kiam oni fermis la lastan minon.[2]

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 400 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 396 loĝantoj en 1940 al 26, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Bodera, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Bodera kie oni falis al la nunaj 26.

Ekonomio kaj medio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Faŭno elstaras pro ĉasbestoj, menciindaj aproj kaj kapreoloj. Estas rabobirdoj. En flaŭro menciindas fraksenoj, roburoj, anzinoj, poploj, ulmoj, stepo, cistoj kaj lavendo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Menor Salván, Jordá Bordehore y Gutiérrez Gómez, 2005, p. 38.
  2. Menor Salván, Jordá Bordehore y Gutiérrez Gómez, 2005, pp. 37, 41-42.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Menor Salván, César; Jordá Bordehore, Luis; Gutiérrez Gómez, Alfonso (2005). «Historia y patrimonio» Arkivigite je 2013-06-19 per la retarkivo Wayback Machine (pdf). De re metallica (Madrid): revista de la Sociedad Española para la Defensa del Patrimonio Geológico y Minero (5): 37-44. ISSN 1888-8615.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]