La Fantomo de la Operejo (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Fantôme de l'Opéra
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gaston Leroux
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1910
Ĝenro amafera fikcio • gotika fikcio • mistera fikcio • fantastohorora fikcio
Loko de rakonto Parizo
vdr
Ilustraĵo de André Castaigne el la unua usona eldono de la romano de 1911

Tiu ĉi artikolo temas pri la romano eldonita en 1910. Por legi pri aliaj verkoj kun la sama (aŭ simila) titolo, iru al La Fantomo de la Operejo (apartigilo)

La Fantomo de la Operejo estas la titolo (en la originala franca, Le Fantôme de l'Opéra) de romano verkita de la franca verkisto Gaston Leroux. Ĝi unue aperis kajere en la periodaĵo Le Gaulois, inter la 23-a de septembro 1909 kaj la 8-a de januaro 1910. Ĝi eldoniĝis kiel memstara volumo en marto 1910 ĉe Pierre Lafitte. La romano estas parte inspirita de historiaj eventoj ĉe la Pariza Operejo dum la dek-naŭa jarcento kaj de apokrifa rakonto pri la uziĝo de la skeleto de ekslernanto baleda en la scenigado de Der Freischütz de Carl Maria von Weber en 1841. Hodiaŭ, la romanon superombras la sukceso de ĝiaj diversaj scenejaj kaj kinofilmaj adaptiĝoj. Plej notindas inter tiu la filmo (1925) kun Lon Chaney, kaj la muzikalo (1986) de Andrew Lloyd Webber.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]