San Cristóbal de La Laguna, nomata ankaŭ simple La Laguna, estas municipo sur insulo Tenerifo (provinco Santa Cruz de Tenerife en Hispanio). Ĝi situas en la nord-oriento de la insulo, en la valo de Aguere. La urbo estas sidejo de la Konsulta Konsilio de la Kanarioj. En 1999 Unesko deklaris ĝin Monda Kulturheredaĵo.
La municipo havas areon de 102,06 km², en januaro 2006 ĝi havis 142.161 loĝantojn. Kun la insula ĉefurbo ĝi apartenas al la aglomeraĵo Santa Cruz de Tenerife-La Laguna.
La koordinatoj estas 28° 29′ N16° 18′ U / 28.483 °N, 16.300 °U / 28.483; -16.300(mapo). Plej alta monto estas Pico del Inglés kun 980 m.
La indiĝena nomo de la regiono estis Aguere [agEre]; ĝi estas ankoraŭ uzata en poezio kaj ĵurnalistiko.