La Madeleine (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn La Madeleine (Nord) kaj La Madeleine (stacidomo).
La Madeleine
Église de la Madeleine
kristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Estiĝo 1845
Adreso
Urbo Parizo
Lando Francio vd
Situo 8-a arondismento de Parizo
Adreso 14 rue de Surène, 75008 Paris
Situanta sur place de la Madeleine
Poŝtkodo 75008
Situo
Geografia situo 48° 52′ 12″ N, 2° 19′ 28″ O (mapo)48.872.3244444444444Koordinatoj: 48° 52′ 12″ N, 2° 19′ 28″ O (mapo) [+]
La Madeleine (Parizo)
La Madeleine (Parizo)
DEC
La Madeleine
La Madeleine
Situo de La Madeleine
Map
La Madeleine
Posedata de municipality of Paris vd
Retejo https://lamadeleineparis.fr
vdr
Preĝejo La Madeleine.

L'église de la Madeleine (franclingva prononco: [leɡliːz də la madəlɛn], Preĝejo de Magdalena; pli formale, L'église Sainte-Marie-Madeleine; malpli formale, simple La Madeleine) estas romkatolika preĝejo kiu okupas elstaran lokojn en la 8-a arondismento de Parizo, Francio.[1][2] La preĝejo Madeleine estis desegnita laŭ sia nuntempa formo kiel templo por la glorio de la armeo de Napoleono. Je ties sudo kuŝas la Placo Concorde, oriente la Placo Vendôme, kaj okcidente la preĝejo de Sankta Aŭgusteno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Madeleine estis konstruita en novklasika stilo kaj estis inspirita de la multe pli malgranda Maison Carrée en Nîmes, nome unu el la plej bone konservita el ĉiuj el Romiaj temploj. Ĝi estas unu el la plej fruaj grandaj novklasikaj konstruaĵoj kiuj imitas la tutan eksteran formon de Romia templo, kaj ne nur la portikan fronton. Ties kvindek du korintstilaj kolonoj, po 20 metrojn altaj, ĉirkaŭas la tutan konstruaĵon. La frontona skulptaĵo de la Lasta juĝo estis farita de Philippe Joseph Henri Lemaire, kaj la elbronzaj pordoj montras reliefojn reprezentantajn bildojn pri La Dekalogo. La konstruaĵo estas 108 metrojn longa kaj 43 metrojn larĝa.[3][4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La Madeleine". Arkivigite je 2020-02-29 per la retarkivo Wayback Machine aviewoncities.com. Alirita la 7an de junio 2019.
  2. "ÉGLISE DE LA MADELEINE". en.parisinfo.com. Alirita la 7an de junio 2019.
  3. MadeleineArticle Free Pass. britannica.com. Alirita 23a de marto 2014.
  4. EGLISE DE LA MADELEINE. francethisway.com. Alirita 23a de marto 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]