La Palma del Condado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Palma del Condado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Graflando Onubo
Poŝtkodo 21700
Retpaĝaro www.lapalmadelcondado.org
Politiko
Urbestro Juan Carlos Lagares Flores
Demografio
Loĝantaro 10 475  (2010)
Loĝdenso 171,72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 23′ N, 6° 33′ U (mapo)37.3841757-6.5517596Koordinatoj: 37° 23′ N, 6° 33′ U (mapo) [+]
Alto 93 m [+]
Areo 61 km² (6 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
La Palma del Condado (Andaluzio)
La Palma del Condado (Andaluzio)
DEC
La Palma del Condado
La Palma del Condado
Situo de La Palma del Condado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Palma del Condado [+]
vdr

La Palma del Condado (La Palmo de la Graflando) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Temas pri vilaĝo kun granda tradicio de produktado de vino.[1]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Palmerinos. La censita populacio en 2010 estis 10 475 loĝantoj kaj la denseco estas 171,72 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

La Palma del Condado estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la centro de la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la orienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 93 m; je 42 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 61 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 23' N, 6º 33' Ok.

La municipa teritorio estas valo ĉirkaŭata de mildaj montetoj. Ĝi limas norde kun Paterna del Campo kaj Niebla, sude kun Bollullos Par del Condado, oriente kun Villalba del Alcor, kaj okcidente kun Villarrasa.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Vinproduktado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de la Bronzepoko. Pliaj estas de la epoko de la Romia Imperio, nome ceramiko, tombejo, kelkaj moneroj, tp., kaj eĉ brikoj kun skribaĵoj "PALMA URIANORUM" y "PALMA OLEA NOTUM". De araba epoko estas kastelo, muelejoj, krp.

La konkero al islamanoj okazis en 1262 dum la epoko de la reĝo de Kastilio Alfonso la 10-a, kun la najbaraj lokoj de la Regno de Niebla, kie hegemoniis la Granda Superulo de Santiago, Pérez Correa. Kiam oni konstituis la Graflandon de Niebla (kies nomo ankoraŭ restas en la komarko) en 1369, La Palma formis parton de ĝi, kaj al la Duka familio de Medina-Sidonia, kaj poste al manoj de aliaj senjoroj.

Dum la epoko de la koliigo de Ameriko, oni eksportis multe da vino de tiu vilaĝo tien. La Lisbona tertremo en 1755 detruis tie ankaŭ preĝejon kaj multajn domojn.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo oni forpelis de tie la francan armeon fare de la generalo Ballesteros.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Estas tri preĝejoj, kastelo.
  • Antikva centra kvartalo de La Palma.
  • Casa del Diezmo (Domo de la Dekono)
  • Monaĥejo Nia Sinjorino de Carmen
  • Preĝejo de San Juan Bautista, baroko andaluza de la 18-a jarcento.
  • Preĝejo del Valle, mudeĥaro de la 15-a jarcento.
  • Monaĥejo de la Krucaj Fratinoj.
  • Ermitejo de la Santa Cruz de la Strato Sevilla.
  • Ermitejo de la Santa Cruz de la Strato Cabo.
  • Ermitejo de San Sebastián.
  • Preĝejo del Salvador (Salesianos).
  • Placeto de la Roso.
  • Teatro España.
  • Domo de Tirado (aktuala Urbodomo).
  • Hospitalo de San Blas (iama Urbodomo).
  • Palaco de Justico.
  • Stacidomo, nov-mudeĥara konstruita en 1880 de Guillermo Sundheim.
  • Parko "Manuel Díaz García".
  • Parko "Villa Luisa".
  • Vinfarejo Rubio.
  • Vinfarejo Infante.
  • Koop. Vinfarejo "Ntra. Sra. de Guía"
  • Vinfarejo Teba.
  • Vinfarejo Morales kun turo de la Vinfarejo Pichardo[rompita ligilo] kaj Kameno de Celestino Verdier.
  • Medinaturejo Corumbel.
  • Kurejo Monteblanco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Palma del Condado – Ciudad del Vino. Arkivita el la originalo je 2006-04-18. Alirita 2011-04-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]