La Planedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Planedoj (angle: The Planets, Op. 32) estas sepfraza orkestra suito de la angla komponisto Gustav Holst, kiu komponis la verkon inter 1914 kaj 1916. La Planedoj estas la pli ofte ludata komponaĵo de angla komponisto. Ĝia unua plena publika spektaklo okazis 10-an de oktobro 1920 en Birmingham kun la kondukado de Appleby Matthews. Tamen okazis pli frua spektaklo dum la Unua Mondmilito la 29-an de septembro 1918, en Royal Albert Hall en Londono kun la kondukado de Sir Adrian Boult.