La Pucelo de Orleano (dramo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Pucelo de Orleano
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Schiller
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1801
Loko Leipzig
Ĝenro tragedio
vdr

La Pucelo de Orleano (germane: Die Jungfrau von Orleans) estas dramo de Friedrich Schiller, verkita en 1801 en Leipzig. Dum lia vivo, ĝi estis unu el la plej ofte ludataj pecoj de Schiller.

La verko detale kaj libere sekvas la vivon de Johana de Arko. Ĝi enhavas antaŭparolon enkondukante la gravajn rolulojn, sekvita de kvin aktoj. En la 5-a akto la verko eliras el la historio en nur malĉefaj detaloj, ekz. kiam Johana mortigas homojn en la bataloj, kaj per ŝia gvidado de la repaciĝo inter la armanjakoj kaj burgonjanoj de 1435 al 1430. Poste, tamen, la intrigo estas tute libera. Johana estas mortigata de angla kavaliro kiam, demetante sian kaskon, ŝi tuj enamiĝas al li.

La verko respegulas la novan naciismon kaj militismon de la 19-a jarcento, kaj ankaŭ la idealon pri la neceso submeti emocion al morala principo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]