La Richardais

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La Richardais
komunumo
Urbodomo de La Richardais
Blazono
komunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Saint-Malo
Kantono Dinard
Komunumaro komunumaro de Côte d'Émeraude
Situo La Richardais
 - koordinatoj 48° 36′ 26″ N 02° 02′ 02″ U / 48.60722 °N, 2.03389 °U / 48.60722; -2.03389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 55 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 3,14 km² (314 ha)
Loĝantaro 2 393 (2010)
Denseco 762,1 loĝ./km²
Dato 2013-2014
Urbestro Jean-Luc Ohier
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35780
INSEE 35241

Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine

Vidu situon de La Richardais kadre de Ille-et-Vilaine
Vidu situon de La Richardais kadre de Ille-et-Vilaine
DEC
La Richardais
La Richardais
La Richardais

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de La Richardais kadre de Francio
Vidu situon de La Richardais kadre de Francio
DEC
La Richardais
La Richardais
La Richardais
Vikimedia Komunejo: La Richardais
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo de La Richardais
Map
vdr

La Richardais estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Haveno de La Richardais

La komunumo situas sur la maldekstra bordo de la estuaro de rivero Rance, ĉe la supro de la riverbuŝo.

La komunumo estas tre urbanizita kaj ĝi apartenas al la urba unuo de Dinard, kiu enkalkulis 25 006 loĝantojn en 1999[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Malnova Reĝimo, La Richardais estis subparoĥo de Pleurtuit ; subparoĥo altigita al paroĥo en 1848 poste al komunumo per leĝo de la 27-a de decembro 1880.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj[2]
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 1977 aprile 1998 Antoine Launay Socialista Partio Departementa konsiliano (1988-2004)


aprile 1998 marte 2008 Alain Caresmel[3] Socialista Partio


marte 2008 marte 2013 Serge Brindejonc[4]


aprile 2013 -- Jean-Luc Ohier


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.

En 1881 okazis la unuaj urbaj balotoj kun 220 registritaj personoj sed 157 voĉdonintoj. Tiu baloto okazis ekster la morukapta periodo, male al la aliaj balotoj, kio reduktis la nombron da voĉdonantoj. La unua urba konsilio ekregis ekde la 23-a de januaro 1881. Pierre Coudert (ŝipkonstruisto) estis nomumita urbestro, konstante reelektita ĝis sia morto en 1896. Li kumulis tiun oficon kun tiu de urbodoma sekretario. Jules Tranchemer (ŝipkonstruisto) estis nomumita kiel vicurbestro.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La tajdocentralo de la Rance vidata de la ĉielo
  • La tajdocentralo de la Rance estas la monumento la plej konata de la komunumo, eĉ se la baraĵo mem staras ankaŭ sur la komunumo Saint-Malo. La instalaĵoj por elektroproduktado situas sur la maldekstra bordo de la rivero, sur la komunumo La Richardais.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Jean Langlais (1907-1991), franca komponisto kaj orgenisto, posedis feridomon en La Richardais. Strato de la komunumo estis dediĉita al li.
  • Pierre Manoli (1927-2001), skulptisto, kiu loĝis en la Richardais ekde 1975 ĝis sia morto. Muzeo, "Manoli Musée et Jardin de sculptures", eksponas preskaŭ 300 el liaj verkoj en lia malnova vivloko kaj kreloko.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Source : INSEE
  2. « Liste des Maires de La Richardais » Arkivigite je 2012-02-29 per la retarkivo Wayback Machine, sur la retpaĝoj de la komunumo.
  3. Eliranta urbestro - LeMonde.fr. Arkivita el la originalo je 2008-03-16. Alirita 2013-09-06.
  4. Portail internet des services de l'État

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Grégory Moricel, Érection et développement d'une commune en Ille-et-Vilaine, l'exemple de La Richardais, 1830-1881, Rennes, 2004, (Arkivoj de departemento Ille-et-Vilaine - Memuaro 2 J 1011).
  • Maurice Aubrée, Histoire d'une commune en pays malouin, libro eldonita en 1996 fare de "Les Mouettes" en Dinard. Tiu libro priskribas la originojn de La Richardais ĝis la evakuado de ties loĝantoj antaŭ ĝia parta detruo aŭguste de 1944.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]