La donna è mobile

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La donna è mobile (Ulino estas ŝanĝiĝema) estas ario de la opero Rigoletto de Giuseppe Verdi (1851). Temas pri unu el la arioj plej famaj de la universala operkanto (respektive kantaro), komponita lastmomente de Giuseppe Verdi antaŭ la postulo de tenoro kiu bezonis arion por memfanfaronado ĉe la lasta akto de Riggoleto.

Unua frazo de La donna è mobile

"La donna è mobile" estas la kanto kiun la Duko de Mantovo (tenoro) plenumas en la tria kaj lasta akto de la opero. Ties teksto disvolvigas kelkajn versojn de Victor Hugo kaj en Le roi s'amuse li mem estus elpreninta ilin rekte el la reĝo Francisko la 1-a.

Estas unu el la operarioj plej popularaj pro sia facila parkerigeblo kaj pro sia dancebla akompanado. Oni diras, ke Verdi malpermesis ĝian disvastigon ĝis la premiero en la teatro La Fenice de Venecio, por pluhavi la efikon surprizan.

Ĝi estas eble la ario portenora plej konata de la komponisto kaj ĝi estis ludita de ĉiuj elstaraj tenoroj ekde ties premiero, inter kiuj: Enrico Caruso, Miguel Fleta, Plácido Domingo, Alfredo Kraus, Luciano Pavarotti, José Carreras, Andrea Bocelli, Enrique Gil, ktp.

Vortumado[redakti | redakti fonton]

La donna è mobile
qual piuma al vento
muta d'accento
e di pensiero.
Sempre un amabile
leggiadro viso,
in pianto o in riso
è menzognero.
La donna è mobile
qual piuma al vento
muta d'accento
e di pensier
e di pensier
e di pensier.
È sempre misero
chi a lei s'affida
chi le confida
mal cauto il core!
Pur mai non sentesi
felice appieno
chi su quel seno
non liba amore!
La donna è mobile;
qual piùma al vento
muta d'accento
e di pensier
e di pensier
e di pensier!
Ulino estas ŝanĝiĝema
kiel plumo ĉevente
ŝanĝas je parolo
kaj pensaro.
Ĉiam ŝia aminda
bela vizaĝo
plora aŭ rida
estas trompa.
Ulino estas ŝanĝiĝema
kiel plumo ĉevente
ŝanĝas je parolo
kaj pensaro.
kaj pensaro.
kaj pensaro.
Ĉiam malfeliĉas
kiu sur ŝi fidas
kiu al ŝi havigas
senzorge la koron!
Sed eĉ tiele
ne sentas sin
tute feliĉa
kiu el ŝia brusto
ne trinku amon!
Ulino estas ŝanĝiĝema
kiel plumo ĉevente
ŝanĝas je parolo
kaj pensaro.
kaj pensaro.
kaj pensaro.

Registraĵoj[redakti | redakti fonton]

Multnombraj tenoroj estis registrintaj tiun arion, krom la ludado de la kompletaj versioj de la opero. Tre elstara registraĵo bonkvalita ĉe La discoteca ideal de música clásica[1] markas tiun de Enrico Caruso (1903) ĉe PEARL.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭtoroj: Kenneth kaj Valerie McLeish, Enciclopedia Planeta, 1996. ISBN 84-08-01038-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]