La maja desnuda

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La maja desnuda
La maja desnuda
Francisco de Goya, 1797–1800
Oleo sur tolo
97 × 190 cm
Prado-Muzeo (Madrido)
vdr

La nuda Maja (hispane: La Maja Desnuda) estas oleopentraĵo de la hispana pentristo Francisco de Goya (1746-1828), en kiu aperas nuda virino kuŝanta sur litotuko kun punte kovritaj kusenoj. Ĝi estis farita dum iom da tempo de 1797 al 1800, kaj laŭdire ĝi estis la unua bildigo de ina pubhararo en granda okcidenteŭropa pentraĵo. La pentraĵo troviĝas en la Prado-Muzeo en Madrido, Hispanio.


Historio de posedo kaj ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La Tribunalo de la Inkvizicio, kritika pentraĵo kontraŭ la Inkvizicio pentrita de Goja inter la jaroj 1812-1819

La verkaĵo ŝajne estis komisiita de Manuel Godoy, la hispana ĉefministro kiu pendigis ĝin en privata ĉambro, apud la La maja vestida de Goya, kaj la Venuso ĉe ŝia spegulo de Diego Velázquez.

La pentraĵo unue estas menciita en 1800 kiel pendanta super la pordo de la domego de Godoy, sen mencii la "vestitan version". Ĝi denove estas menciita en 1808, kune kun la "vestita versio", en la stokregistro de Manuel Godoy, fare de agento de Joseph Bonaparte kiu estis kronita Reĝo de Hispanio fare de lia frato Napoleon Bonaparte. En 1813 la du pentraĵoj estas prezentitaj en la stokregistro de Godoy-havaĵoj konfiskitaj fare de Fernando la 7-a, Reĝo de Hispanio. Ili estis translokigitaj al la Prado-Muzeo en 1901 post restado en la San Fernando Akademio de Belartoj, kie ili restis de 1808 ĝis 1813, kaj denove de 1836 ĝis 1901. En la paŭzo inter la du periodoj ili estis konfiskitaj fare de la Hispana Inkvizicio.

En 1815, la Hispana Inkvizicio alvokis Goyan por riveli kiu komisiis lin por krei la "obscenan" pentraĵon, kaj konsekvence li estis senpostenigita kiel pentristo de la reĝa hispana kortego. Se Goya donis klarigon de la origino de la pentraĵo al la Inkvizicio, tiu klarigo neniam aperis.

En 1930 la Hispana Poŝto eldonis poŝtmarkon en la formo de la nuda Maja. Tiu estis la unua fojo, ke ina nudo aperis sur stampo en Hispanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La figuro de la nuda Maja estas mallonga kaj anguleca kaj ĝi direkte prezentas frontan nudecon, kompare kun la longa kaj kurbiĝema Venuso de Velásquez, vidita de malantaŭe.

Dum jarcentoj en okcidenta kulturo, ĝis Goja, nudaj pentraĵoj preskaŭ ĉiam estis dediĉitaj al mitologiaj figuroj. La pentraĵo de la nuda Maja montras veran virinon, karnan, kiu rigardas rekte al la rigardanto kaj la nudeco ŝajnas ne ĝeni ŝin. Ŝi aspektas ridetanta kaj kontenta, fakto elstarigita metante ambaŭ brakojn malantaŭ la nuko kaj la pozicion de la pubaj haroj en la centro de la bildo. Tio estas la unua (konata) artverko en kiu videblas ina puba hararo, sen klaraj negativaj ligoj (kiel ekzemple en bildoj de prostituitinoj). Per tiu ĉi verko Goחa ne nur kolerigis la ekleziajn aŭtoritatojn sed ankaŭ influis la publikon kaj vastigis la artan horizonton de sia tempo.

La Maja ripozas sur verda velura sofo, kiu estas kovrita per litotuko kaj punta kuseno. Inter la penikstrekoj, kiuj karakterizas Goja, li dediĉis multe da atento al la prizorgado de la nuda korpo sur la fono de la delikata agordo de la ŝtofoj. La kolorigo estas farita en skrupula ludo de kontrasto inter la koloro verdo kaj la koloroj rozo kaj blanka. Tiamaniere la Maja aspektas preskaŭ kiel ŝi pendas en malluma spaco, kiun ĝi lumigas.

La nomo "Maja" (virineca formo de "Majo") estis uzata en la tempo de Goja por priskribi virinon el la malsuperaj klasoj en Hispanio, kaj precipe en Madrido. La modelo estas verŝajne Papita Todo, la juna mastrino de Godoy.

Ricevo[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko eldonita en 1930

La maja vestida estas pentraĵo de Goya pentrita iam inter 1800 kaj 1805. Temas pri versio kun vestoj de la antaŭa pentraĵo La maja desnuda (1797–1800).

Du specoj de poŝtmarkoj montrantaj La Majan desnuda-n en memorceremonio de la verko de Goya estis private produktitaj en 1930, kaj poste aprobitaj de la hispana poŝto. En tiu sama jaro, la registaro de Usono baris kaj resendis ajnan poŝtaĵon portanta la poŝtmarkojn.

Alia anekdoto iom pli ĵusa okazis en Cáceres, Hispanio, kiam urba policisto Píriz ordonis retiri el montrofenestro de vendejoj de artaĵoj kopion de tiu famega pentraĵo, ŝajne ĉar povus okazigi skandalon inter geknaboj. Tio okazis en 1976, dum la komenco de la Hispana transiro, sed jam post la morto de Francisco Franco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]