La uvorikolto

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La uvorikolto
La uvorikolto
Francisco de Goya, 1786-1787
Oleo sur tolo
275 × 190 cm
Prado-Muzeo (Madrido)
vdr

La uvorikolto, La aŭtuno, aŭ en hispana La vendimiaEl otoño estas pentraĵo de la fama hispana pentristo Francisco de Goya [gOja] konservita kaj montrata en la Muzeo Prado de Madrido, Hispanio, kaj kiu formas parton de la serio de kartonoj por tapiŝoj kiuj reprezentis la kvar jarsezonoj.

Analizo de la pentraĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝi korespondas al serio de kartonoj kiujn Goya pentris por la tapiŝoj kiuj estis destinintaj al la manĝoĉambro de la Princo en la Palaco Pardo en Madrido.[1] Formis parton de aro pri la kvar jarsezonoj, tipa temo de la rokoka pentrarto,[1] komponita de La florvendistinojLa printempo, La neĝofalo, La draŝejoLa somero kaj tiu de La uvorikolto aŭ la aŭtuno en kiu ĝi uzas la vinberojn kiel simbolo de tiu sezono. La kvar troviĝas en la Muzeo Prado. Ĝi estis lokita sur la centro de la muro kaj flanke oni pendis Paŝtisto ludante la flaĝoleton kaj Ĉasisto ĉe fonto.

Goya laboris por la Reĝa Fabriko de Tapiŝoj de Sankta Barbara ekde 1775 ĝis 1792. La tapiŝoj estis fabrikitaj el silko, kaj fadenoj de arĝento kaj oro, pro kio ili estis multekostaj, atingeblaj nur por nobeloj.[1]

Analizo de la pentraĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝi uzas la rimedon de la piramida skemo, komuna kaj aprezata en la Novklasikismo.[1] La pejzaĝo ŝajnas el kampoj de Rioĥo kie kutime okazas scenoj de ovorikoltado kiaj tiu, kvankam probable la loko kie la pentristo pentris ĝin kaj inspiriĝis estis Piedrahíta (provinco Avilo). La ĉefa motivo fokusiĝas sur la roluloj kiuj aperas centre sur la unua plano, kiuj, rare ĉe Goya, ne estas popolanoj. Nome estas barila parapeteto kaj sur ĝi sidas nobelulo kaj damo. Li proponas al la damo grapolon kiun ŝi akceptas kaj infano stara vidita dorse levas siajn brakojn kvazaŭ ankaŭ li volas la grapolon. Ĉe la vertico de la triangulo estas uvorikoltistino havanta keston plenan je grapoloj surkape; ŝi atendas ĉu iil volas pli da uvoj. La portata kesto estas pentrita kvazaŭ aŭtenta muta naturo, tradicia pentroĝenro.[1] Trans la barilo sur uvorikolta pejzaĝo videblas du uvorikoltitstoj tutlabore kaj pli malproksime kruta monto kaj ĉielo kun nuboj. La koloraro estas luma kaj estas ankaŭ hegemonio de delikataj tonoj. Spite la rapideca pentrostilo Goya videblas klare kaj detale kolumoj, manikoj, bukoj, ŝtrumpoj, zonoj ktp.

Kontraste kun la pentraĵo La neĝofalo, tiu tolo montras trankvilon. Ĉio belas kaj agrablas kaj la roluloj ne suferas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 L. Cirlot (dir.), Museo del Prado II, Col. «Museos del Mundo», Tomo 7, Espasa, 2007. ISBN 978-84-674-3810-9, pág. 55

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]