Labial-alveolaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Labial-alveolaro (aŭ lipo-gingiva konsonanto, aŭ pleonasme labial-alveolara konsonanto) estas konsonanto artikulaciata per du samtempaj lokoj de artikulacio: Ĉe la lipoj ('labialo'; ia p, b,m sono), kaj ĉe la gingivo ('alveolaro'; ia t, d,n sono).

La jalaa ("Yélî Dnye") de la insulo Jalao ("Rossel Island"), Papuo-Nov-Gvineo, ŝajnas esti unika en tio havi distingajn labial-alveolaran kaj labial-postalveolaran lokojn de artikulacio, kiel ilustrataj sube. La alveolaroj estas antaŭigitaj, kaj la postalveolaroj estas nur iomete retroigitaj, do eble preferindas ne konsideri la lastajn retrofleksaj.


Plozivoj kaj nazaloj en Yelî Dnye Bilabialo Alveolaro Postalveolaro Velaro
Plozivo paa flanko taa tranĉilo t̠oo lango kaa lanco
Prenazaligita plozivo mbee porti nde manĝaĵo n̠d̠e brulligno ŋɡaa arbo
Nazalo maa vojo nii suko n̠aa festeno ŋa luo
Plozivoj kaj nazaloj en Yelî Dnye Labial-alveolaro Labial-postalveolaro Labial-velaro
Plozivo t͡pənə pulmo t̠͡pənə korno k͡pene kokosa sako
Prenazaligita plozivo n͡md͡boo kaĉo?, pistaĵo? n̠͡md̠͡boo multaj ŋ͡mɡ͡bo nebulo
Nazalo n͡mo birdo n̠͡mo ni ŋ͡mo mamo


En kelkaj Afrikaj lingvoj, kia la dagbani-a kaj la nzema, labial-alveolaroj estas alofonoj de labial-velaroj. Io simila troviĝas je la labialigitaj alveolaraj plozivoj en kelkaj nordokcidentaj kaj nordorientaj kaŭkazaj lingvoj kiaj la abĥaza kaj la laka. Kvankam la duobla artikulacio eble pli komunas, oni ĝenerale konsideras ilin esence labialigitaj alveolaroj, ĉar la labiala kontakto malfortas, kaj plie la kontakto estas inter la enaj surfacoj de la lipoj, kiuj estas protruditaj tiel kiel por [w]. Tio sufiĉe malsamas de la normala kontakto por [p] en tiuj lingvoj. La labiala kontakto realigeblas ankaŭ kiel trilo. Komparu la sekvajn minimalajn arojn en la ubiĥa:


da nun dʷa ~ d͡ba ~ d͡ʙa truilo ba se
ta graveda tʷa ~ t͡pa ~ t͡ʙa ĉerizo pa teksi
t’ə bati?, virŝafo? tʷ’ə ~ t͡p’ə ~ t͡ʙ’ə elporti


Krom la klaketoj, preskaŭ ĉiuj aliaj duoble artikulaciataj konsonantoj en la mondo estas labial-velaroj. La labial-alveolaroj raportitaj de iuj ĉadaj lingvoj montriĝis ĉe esploro esti sekvencoj /tp/ kaj /db/, ne unusolaj konsonantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]