Ladislao la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ladislao la 1-a
Sankta
Ladislao la 1-a
Reĝo de Hungario
Regado 10771095
Persona informo
Naskonomo hungare László
Naskiĝo 27-an de junio 1040 (1040-06-27)
en Krakovo
Morto 29-an de julio 1095 (1095-07-29) (55-jaraĝa)
en Nitro
Tombo Katedralo de Sankta Maria vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungarapola vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Béla la 1-a vd
Patrino Richeza de Pollando, reĝedzino de Hungario vd
Gefratoj Géza la 1-a • Helen of Hungary • Euphemia of Hungary • Sophia of Hungary vd
Edz(in)o Adelaide of Rheinfelden vd
Infanoj Sankta Piroska vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Hungario
Dum 10771095
Antaŭulo Géza la 1-a (Hungario)
Sekvanto Kolomano
Reĝo de Kroatio
Dum 1091
Sanktulo
Kanonizo 1192
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ladislao la 1-a, Sankta Ladislao (vivtempo ĉirkaŭ 1040-1095) estis hungara reĝo de la Arpad-dinastio inter la jaroj 1077 kaj 1095.

Li naskiĝis en Pollando kiel dua filo de la ekzilinta Adalberto (Béla), kiu pli poste iĝis reĝo de Hungario kiel Adalberto la 1-a. Ladislao alvenis en Hungario ĉirkaŭ 1050.

Li apogis kun sia frato Gezo (hungare Géza) la reĝon Salomono la 1-a, poste Ladislao helpis la surtroniĝon de Gezo la 1-a, post kies morto en 1077 oni elektis lin reĝo. Ĉar en la najbaraj landoj regis malakordoj en la potenco, li povis fortigi sian potencon. Li verkis rigorajn leĝojn pri la propraj posedaĵoj.

Dum lia regado la papo Gregorio la 7-a enkanonigis per buleo la unuan hungaran reĝon Stefanon (1083) kaj princon Emerikon, episkopon Gerardo (Gellért).

En 1091 li iĝis reĝo de Kroatio, ĉar lia fratino Ilona estis edzino de la lasta kroata reĝo Zvojnimír.

Li sukcese kontraŭbatalis la invadantajn kumanojn.

Oni sanktigis lin en 1192. Lian memoron gardas multaj legendoj, kiuj estis ŝatataj tempoj de la mezepoka preĝeja pentrado.

Lia bustrelikvujo estas tre valora memoraĵo de la hungara gotiko.