Lago Biŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri lago. Por informoj pri muzikinstrumento, vidu la artikolon bivo.
Biŭa
琵琶湖 (Biŭa-ko)
Ekde la aerspaco
Ekde la aerspaco
tectonic lake • ancient lake • Class A river
Ĉefaj fontoj pli ol 400 malgrandaj riveroj
Ĉefaj elfluoj Seta-rivero
Insuloj 3
Setlejoj Hikone
Ōcu
Sakamoto
Areo de la baseno 3 174 km²
Landoj de la baseno Japanio
Datenoj
Koordinatoj 35° 20′ N, 136° 10′ O (mapo)35.333333333333136.1666666666785.6Koordinatoj: 35° 20′ N, 136° 10′ O (mapo)
Biŭa 琵琶湖 (Biŭa-ko) (Japanio)
Biŭa
琵琶湖 (Biŭa-ko) (Japanio)
DEC
Biŭa 琵琶湖 (Biŭa-ko)
Biŭa
琵琶湖 (Biŭa-ko)
Map
Biŭa
琵琶湖 (Biŭa-ko)
Supermara alteco 85,6 m
Surfaca areo 670,4 km²f5
Maksimuma longo 63,49 kmf6
Maksimuma larĝo 22,8 kmf7
Akva volumeno 27,5 km³dep1f8
Maksimuma profundo 103,58 mf10
Borda longo1 235,2 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Biŭa (琵琶湖 Biŭa-ko: Lago Bivo), ankaŭ latinliterigita Biwa, antaŭe konata kiel Ōmi, estas la plej granda nesala akvo lago en Japanio, situanta en la gubernio Ŝiga (okcidento-centra Honŝu), nordoriente de la antaŭa regurbo Kioto. Pro ĝia apudeco al la estinta regurbo, referencoj pri Lago Bivo ofte aperas en la Japanlingva literaturo, precipe en la poezio kaj en la historiaj rakontoj pri bataloj.

Areo kaj uzado[redakti | redakti fonton]

La surfaco de ĉi tiu lago estas ĉirkaŭ 670 km², kio estas pli granda ol la insulo Aŭaĝi. Malgrandaj riveroj dreniĝas ekde la ĉirkaŭantaj montoj en Lagon Bivon. La lago konstituas akvorezervujon por la urboj de Kioto kaj Ōtsu kaj estas multvalora resurso por apudaj ŝtofaj industrioj. Ĝi provizas per trinkebla akvo por ĉirkaŭ 15 milionoj da personoj en la regiono. La lago estas taŭga vivloko por nesalakvaj fiŝoj, inkluzive specioj el la familio de la Salmonedoj.

Ĝi vivtenas marokulturan industrion. La laga supraĵo printempe plialtiĝas je ĉirkaŭ tri metroj pro al fandiĝanta neĝo kaj pro printempaj pluvoj, kaj aŭtune post tajfunaj pluvoj. Ĝia ĉefa elfluejo estas la Seta-rivero, kiu poste estiĝas la Jodo-rivero kaj enfluas en la Osakan Golfon apud la samnoma urbo.

La kanalo de la lago Bivo, konstruita dum la malfruaj 1890-aj jaroj kaj poste pligrandigita dum la regadperiodo de Imperiestro Taishō, ludis gravan rolon por la revigligado de la industria vivo de Kioto, post kruta kadukiĝo sekve de la transigo de la ĉefurbo al Tokio.

Lago Bivo gastigas popularajn plaĝojn laŭlonge de la sudokcidenta lagobordo, precipe, ekzemple, Ŝiga Strando kaj Omi Maiko. Ankaŭ la Mizunomori Akva Botanika ĝardeno estas interesa.

Natura historio de la lago[redakti | redakti fonton]

Lago Bivo originis tektone kaj estas unu el la dudek plej maljunaj lagoj de la tero, datiĝante de preskaŭ 4 milionoj da jaroj. Tiu longa kontinua aĝo permesis la disvolviĝon de rimarkinde diversa ekosistemo en la lago. Biologoj priskribis 1 100 specojn de vivuloj en la lago, inkluzive 58 endemiajn speciojn, kio signifas ke tiuj ĉi ne estas troveblaj aliloke sur la tero. Lago Bivo estas ankaŭ grava loko por akvobirdoj. Proksimume 5 mil akvobirdoj vizitas ĉiujare Lagon Bivon. Freŝdate la biodiverseco de la lago grave malbone estas influita pro la infestado de fremdaj fiŝoj el la familio de la sunperkedoj: iuj specioj el la genro Micropterus kaj la specio Lepomis macrochirus.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), Lago Biŭa estas nesalakva tutmondaj 200-regiono el la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • De dinamika Lago Biŭa al la mondo de Takao Yamaguchi. Kyoto: MP Miyaobi Publishing Co, 2016.