Lago de Lungern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Lungern
Lungerersee
baraĵlagolago
Speco de la lago Natura baraĵlago
Ĉefaj fontoj Lauibach, Eibach
Ĉefaj elfluoj Sarner Aa
Setlejoj Lungern, Kaiserstuhl, Obsee
Areo de la baseno 113 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 655320 / 183737 (mapo)46.80258.1633333333333689Koordinatoj: 46° 48′ 9″ N, 8° 9′ 48″ O; CH1903: 655320 / 183737 (mapo)
Lago de Lungern Lungerersee (Obvaldo)
Lago de Lungern
Lungerersee (Obvaldo)
DEC
Lago de Lungern Lungerersee
Lago de Lungern
Lungerersee
Map
Lago de Lungern
Lungerersee
Supermara alteco 689 m ü. M.[1]
Surfaca areo 2,01 km²[1]
Maksimuma longo 3,5 kmf6
Maksimuma larĝo 1,0 kmf7
Akva volumeno 0,35 km³dep1f8
Maksimuma profundo 68 m[1]
Averaĝa profundo 33 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 1,0 jaroj
Borda longo1 10,317 km[1]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Lago de Lungern (germane Lungerersee) estas natura baraĵlago en kantono Obvaldo en Svislando. La surfaca areo de la lago mezuras 2,01 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Lago de Lungern situas 4 kilometrojn norde de la Brünig-Pasejkulmino. El ĝi fontas la rivero Sarner Aa, kiu senakvigas la valon de Obvaldo. La lago situas komplete sur la teritorio de la komunumo Lungern. Ĉe la bordo de la lago situas la vilaĝoj Bürglen-Kaiserstuhl, Obsee kaj Lungern. Laŭlonge de la orienta bordo de la lago kondukas la Brünig-Pasejvojo kaj la Brünig-Fervojo.

La lago postrestis post la fordegelo de glaĉero de la lasta malvarmepoko antaŭ iom pli ol 10000 jaroj. La fruntmoreno ĉe Kaiserstuhl formas naturan baraĵon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 18-a jarcento la loĝantaro de Lungern decidis malaltigi la nivelon de la Lago de Lungern por gajni kultiveblan terenon. Oni konstruis kanalon, kiu post interrompoj pro la krizo, kiun kaŭzis la franca revolucio, povis en la jaro 1790 esti malfermita. La lagonivelo malaltiĝis 35 metrojn. Centjaroj poste la kompanio Zentralschweizerische Kraftwerke aĉetis la lagon kaj per digo fermis la kanalon kaj replenigis la lagon en la jaroj 1926 ĝis 1927. La domoj, kiuj estis konstruitaj sur la iama lagogrundo estis rekonstruita en la vilaĝo mem.[2]

En la jaro 1999 oni trovis en du naftobareloj encementigitaj kadavroj dum malalta akvo antaŭ la lagobordo. La murdisto el Romandio ne sciis, ke dum vintro oni ellasas preskaŭ la tuta akvo el la lago, kiu dum la neĝdegelo denove repleniĝas.[3]

Elektrejo Lago de Lungern[redakti | redakti fonton]

La elektrejo Lago de Lungen, kiu utiligas la akvoenergion de la Lago de Lungern situas en Giswil. Ĝi nutras la Svisajn Centralfervojojn, al kiu apartenas la Brünig-Fervojo, per elektra energio. La neta altecdiferenco de la lago ĝis la turbinoj estas 190 m. La maksimuma akvokapacito sur la turbinoj estas 32 m³/s. La produktokvanto de la centralo estas 9 MW.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Seen (Bundesamt für Umwelt BAFU) (germane). Alirita 2020-01-18, en germana vikipedio.
  2. Fonto: Artikolo pri Lungern en la germanlingva vikipedio
  3. Fonto: Artikolo pri la Lago de Lungern en la germanlingva vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]