Lago de Otmuchów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Otmuchów
baraĵlago
vdr
la lago de Otmuchów

La Lago de Otmuchów aŭ esperantigite Otmuĥova lago (pole Jezioro Otmuchowskie) estas grandega akvobaraĵo, situanta proksimume 6 km norde de la ĉeĥa vilaĝo Bernartice. Ĝi estiĝis en la jaroj 1926 - 1932 per barigo de rivero Nysa Klodzka. Rilate al ebenaĵa karaktero de la ĉirkaŭaĵo devis esti konstruita grandega, multajn kilometrojn longa ŝirma digo. La estiĝinta lago havas areon proksimume 2000 hektaroj. La lago ricevis sian nomon laŭ bela malnovepoka urbo Otmuchów, kiu situas sur ties orienta bordo. Komune kun najbara lago Jezioro Nyskie ĝi estas ideala celo por somera refreŝigado. Apud la lago estas kelke da kampadejoj, multaj restoracioj kaj fritejoj de fiŝoj, pruntedonejoj de ŝipetoj kaj centrejo de akvaj sportoj.