Lago de Thun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Thun

germane Thunersee

Aera vido de la lago el oriento kun parto de Thun
Aera vido de la lago el oriento kun parto de Thun
lago • area not part of a municipality of Switzerland
Speco de la lago Malmultvivsubtena-meznivelnutra
Ĉefaj fontoj Aro
Ĉefaj elfluoj Aro
Setlejoj Thun, Interlaken kaj Spiez
Areo de la baseno 2 500 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 621271 / 170272 (mapo)46.6833333333337.7166666666667558Koordinatoj: 46° 41′ N, 7° 43′ O; CH1903: 621271 / 170272 (mapo)
Lago de Thun (Kantono Berno)
Lago de Thun (Kantono Berno)
DEC
Lago de Thun
Lago de Thun
Map
Lago de Thun
Supermara alteco 558 m ü. M.[1]
Surfaca areo 48,3 km²[1]
Maksimuma longo 17,5 kmf6
Maksimuma larĝo 3,5 kmf7
Akva volumeno 6 500 000 000 m³[1]
Maksimuma profundo 217 m[1]
Averaĝa profundo 136 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 684 tagoj
Borda longo1 54,483 km[1]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La Lago de Thun (germane Thunersee) estas lago en kantono Berno en Svislando. Ĝi situas norde de la Alpoj, je proksimume 46° 41′ N 7° 43′ O / 46.683 °N, 7.717 °O / 46.683; 7.717 (mapo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Lago de Thun estas 17,5 km longa kaj 3,5 km larĝa je sia plej larĝa punkto. La surfaca areo mezuras 48,3 km². La maksimuma profundo estas 217 m, el kio rezultas akva volumeno de 6,5 km³. La urbo Thun situas ĉe la nordokcidenta fino de la lago kaj donas al la lago ĝian nomon. Ĉe la sudorienta fino situas la urbo Unterseen kaj la turisma centro Interlaken. Ĉe la suda lagobordo situas la urbo Spiez.

La Lago de Thun situas 558 metrojn super marnivelo. La baseno ampleksas proksimume 2.500 km². Ĉi-tiu granda baseno ofte kaŭzas lokajn inundojn post pezaj kvantoj da pluvo. Tio okazas, ĉar rivero Aro, kiu elfluas el la Lago de Thun, havas nur malgrandan akvotransportan kapaciton.

La lago estas nutrata tra la rivero Aro per akvo de la Lago de Brienz de la suda oriento, kiu situas 6 metrojn pli alte ol la Lago de Thun, kaj de diversaj torentoj en la Berna Oberlando, interalie torento Kander. La lago de Thun estis kreita post la lasta glaciepoko kaj estis origine parto de Brienzersee. La historia kombinita lago estas nomita Wendelsee de geologoj kaj historiistoj.

En nordoriento super la lago situas la konataj Sankt-Beato-Kavernoj, kiuj atingeblas ŝipe tra Sundlauenen.

Ekonomio kaj turismo[redakti | redakti fonton]

Fiŝkaptado donas okupon al malpleno da profesia fiŝistoj. En 2001 la kaptaĵo estis 53.000 kg. Ekde 1835 pasaĝeraj ŝipoj trafikas sur la lago. Estas dek pasaĝeraj ŝipoj, mastrumataj de la loka fervoja kompanio (BLS Lötschbergbahn). La plej konate el inter tiuj ŝipoj estas la radvaporŝipo Blümlisalp, kiu estis lanĉita sur la lago en la jaro 1906, trafikis ĝis 1971 kaj poste en la jaro 1992 estis relanĉita kaj deklarita nacia kultura heredaĵo de Svislando.

Je la orienta fino de la lago troviĝas la komunumo Interlaken kaj okcidente ĉe la elfluejo de la rivero Aro la urbo Thun, kiu donis al la lago la nomon.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ludoj de Lago de Thun estas organizaĵo por duonoperoj sur la laga scenejo en Thun, Kantono Berno, Svislando. (http://www.thunerseespiele.ch/gotthelf/de/page/index.html Arkivigite je 2011-07-11 per la retarkivo Wayback Machine

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]