Lago de Türlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Türlen
Türlersee
lago
Ĉefaj fontoj diversaj riveretoj
Ĉefaj elfluoj Reppisch
Setlejoj Türlen
Areo de la baseno 1 829 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 680528 / 235816 (mapo)47.2683333333338.5027777777778643Koordinatoj: 47° 16′ 6″ N, 8° 30′ 10″ O; CH1903: 680528 / 235816 (mapo)
Lago de Türlen Türlersee (Zuriko)
Lago de Türlen
Türlersee (Zuriko)
DEC
Lago de Türlen Türlersee
Lago de Türlen
Türlersee
Map
Lago de Türlen
Türlersee
Supermara alteco 643 m
Surfaca areo 49 haf5
Maksimuma longo 1,4 kmf6
Maksimuma larĝo 500 mf7
Akva volumeno 0,005 km³dep1f8
Maksimuma profundo 22 mf10
Averaĝa profundo 8 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 4 tagoj
vdr

La Lago de Türlen (germane Türlersee) estas malgranda lago en la distrikto Affoltern en Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi situas okcidente de la montoĉeno Albis duone sur la teritorio de Hausen ĉe Albis kaj de Aeugst ĉe Albis. El la lago fontas la rivero Reppisch. La lago havas longecon de proksimume 1,4 km kaj larĝecon de 0,5. Je ĝia suda fino troviĝas la strandbanejo Türlen kaj la vilaĝeto Türlen, kiu donis al la lago sian nomon kaj estas municipo de la komunumo Hausen ĉe Albis.

Legendo pri la estiĝo de la lago[redakti | redakti fonton]

"Kie hodiaŭ etendiĝas la lago, iam estis bela kamparbieno. La posedanto havis unu solan filinon, kiu trovis la plaĉon de la kastelsinjoro de la Schnabelburg. La honorhava infano tamen persisteme rezistis al lia varbado. Tiam la kastelsinjoro konvinkis la patron porti je noktomeze sian filinon al la kastelo. Li malfermis la pordon kaj entiris la rezistantan knabinon. Kiam la knabino rimarkis, kio estis la afero, ŝi elkriis malbenon kontraŭ sian patron. En la sama momento helega fulmo falegis de la ĉielo kaj trafis ŝian gepatran domon. Ŝi vidis, kiel flama abismo malfermiĝis kaj la bela bieno kun ĉiuj kampoj malaperis en ĝi. La venontan matenon je ĉi-tiu loko troviĝis la lago (laŭ K.W.Glättli, «Zürcher Sagen» [Zurikaj Legendoj],1959).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]