Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio
emblemo
arkivo • state archives
Komenco 1832 vd
Geografia situo 51° 26′ 14″ N, 6° 45′ 29″ O (mapo)51.43726.7581Koordinatoj: 51° 26′ 14″ N, 6° 45′ 29″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Duisburg
Adreso Schifferstraße 30, 47059 Duisburg
Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio (Nordrejn-Vestfalio)
Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio
Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio
Ĉefestro(j) Frank Bischoff vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Federaciera Arĥivo de NV, ĉefa sidejo kaj sekcio Rejnlando je Duisburg

La Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio, germane Landesarchiv Nordrhein-Westfalen, ekestis la 1-an de januaro 2004 laŭ konstrudekreto de la 14-a de novembro 2003. Komence ĝi subdividiĝis en sep sekciojn, kiuj entenas la iamajn ŝtatajn arĥivojn kiel kompletaj sekcioj aŭ partoj de sekcioj. En 2008 la Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio estis denove subdividita.

Strukturo kaj starlokoj[redakti | redakti fonton]

Landa Arĥivo de NV, Sekcio Vestfalio en Monastero
Landa Arĥivo de NV, sekcio Orientvestfalio-Lipo en Detmold

La Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio subdividiĝas jene:

  • Centraj servoj (starejo Duisburg): plenumas taskojn en la kampoj personaro, buĝeto, organizo kaj informteĥniko.
  • Fakultato principoj (starejo Duisburg): ĝi kompetentas por koncepta kaj strategia disvolvo, publika informado kaj konservado (inkluzive protektajn kaj sekurigajn filmadojn).
  • Sekcio Rejnlando (starejo Duisburg): ĝi konsistas el la antaŭa Ĉefa Ŝtata Arĥivo en Duseldorfo kaj la antaŭa civilstata arĥivo de Rejnlando en Brühl.
  • Sekcio Vestfalio (starejo Monastero): ĝi konsistas el la antaŭa Ŝtata Arĥivo jen Monastero.
  • Sekcio Orientvestfalio-Lipo (starejo Detmold): ĝi konsistas el la antaŭa Ŝtata kaj Civilstata Arĥivo je Detmold.

La Landa Arĥivo de Nordrejn-Vestfalio per tio estas subdividita sur kvar malsamaj starlokoj (Stato: majo de 2014).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]