Landek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de mamuto

Landek ĉe Petřkovice estas arbarkovrita plilongiĝinta monteto situanta en silezia parto de la statuta urbo Ostrava en katastra teritorio de urboparto Petřkovice super kunfluejo de riveroj Odra kaj Ostravice. Ties areo estas 85,53 ha. Temas pri la plej orienta loko de Ĉeĥa masivo, laŭ kiu ĝi ricevis ankaŭ sian nomon - Landek estas ĉeĥigita germana esprimo por Land-Ecke (angulo de lando). Tio estas eŭrope kaj monde konata areo precipe el vidpunkto de geologio, arkeologio, historio, naturscienco kaj minadaferoj. Ties signifo estas komparata kun pli konataj montetoj (ekz. kun Říp, Blaník, OrebBurkovák).

Landek estas ankaŭ unu el malmultaj lokoj en Eŭropo, kie estis trovita statuo de paleolitika Venuso – ĝi estas svelta kaj eltranĉita el eroziiĝinta hematito. Pli malfrue estis en la monteto slava burgejo kaj mezepoka burgo.

Landekaj mitoj[redakti | redakti fonton]

Precipe inter loĝantoj de Koblov iam estis rakontataj pri Landek timigplenaj mitoj. Inter la plej oftaj apartenas mitoj pri landeka trezoro, kiun gardas sinjorino en nigraj vestoj sur nigra ĉevalo, malobeema filino de landeka sinjoro ŝanĝita en apron aŭ blankan hundon kun ŝlosilo en buŝego. Al la trezoro eblis ankaŭ descendi tra truo en la tero, kiu malfermiĝis plimulte dum iu signifa eklezia festotago. Pluaj el la mitoj rilatas al niksoj, eventuale al nimfoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.