Langnau en Emme-Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Langnau
Langnau en Emme-Valo
Blazono de Langnau en Emme-Valo
Blazono de Langnau en Emme-Valo
Blazono de Langnau en Emme-Valo
Preĝejo de Langnau en Emme-Valo
Preĝejo de Langnau en Emme-Valo
Preĝejo de Langnau en Emme-Valo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Signau
Koordinatoj  46° 56′ 37″ N 7° 47′ 8″ O / 46.94361 °N, 7.78556 °O / 46.94361; 7.78556 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 37″ N 7° 47′ 8″ O / 46.94361 °N, 7.78556 °O / 46.94361; 7.78556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8869
Areo 48,5 km²
Alteco 736 m super marnivelo
Poŝtkodo 3550
Komunumkodo 0902
Mapo de Langnau en Emme-Valo
Mapo de Langnau en Emme-Valo
Mapo de Langnau en Emme-Valo
vdr

Langnau en Emme-Valo (germane Langnau im Emmental) estas komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la komunumo apartenis al la iama distrikto Signau. Ek de la 1-a de januaro ĝi estas parto de la nova administra distrikto Emme-Valo. Ĝi havis 8869 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Langnau situas en la Emme-Valo ĉe la suba parto de la rivero Ilfis, kiu en Langnau alfluas al Emme. La plej malalta punkto de Langnau estas la alfluejo de de Ilfis al Emme sur alteco de 650 m s.m., ĝia plej alta punkto situas sur 1 328 m s.m.. La komunumoj konsistas el la vilaĝoj Langnau kaj Bärau kaj multnombraj izolitaj bienoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Trachselwald kaj Sumiswald, en oriento al Trub, en sudo al Trubschachen kaj Eggiwil, kaj en okcidento al Signau kaj Lauperswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Langnau en Emme-Valo situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Lucerno. Ankaŭ ekzistas trajnlino de Langnau al Burgdorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Langnau en Emme-Valo datiĝas el la jaro 1139 Lanngnouw.

En la jaro 1386 Langnau falis sub la regado de Berno. De 1406 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Langnau apartenis al la kamparvoktejo Trachselwald.

En la jaro 1527 Langnau estis unu el la unuaj bernaj komunumoj, kiuj aliĝis al la reformacio. Dum jarcentoj ĝis 1730 en Langnau okazis persekutadoj de la anabaptistoj, kiuj ankaŭ aktivis en la regiono.

Dum la tempo de la Helveta Respubliko Langnau estis la ĉefloko de la distrikto Supera Emme-Valo, kiu kongruas kun la nuntempa distrikto Signau.

Sporto kaj aliaj sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Langnau estas konata pro ĝia glacihoketeamo SCL Tigers, kiu ludas en la Svisa Nacia Ligo A.

Ek de 1836 estis fabrikitaj en Langnau la unuaj svisaj manorgenetoj (en la alemana lingvo Schwyzerörgeli respektive Langnauerli). Temas pri unu el la tradiciaj muzikiloj de la svisa popolmuziko.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

De la 4-a ĝis la 6-a de oktobro 2013 en Langnau en Emme-Valo okazis la 6a SFERO.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]