Lariso (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lariso
urbego • polisourbo
Administrado
Poŝtkodo 41x xx
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148 562  (2021) [+]
Loĝdenso 1 685 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 38′ N, 22° 25′ O (mapo)39.63849322.413061Koordinatoj: 39° 38′ N, 22° 25′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 88,167 km² ( 881 6.7 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Lariso (Grekio)
Lariso (Grekio)
DEC
Lariso
Lariso
Situo de Lariso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Larissa [+]
vdr

Lariso estas greka urbo kaj la ĉefurbo de Provinco Lariso.

En la jaro 2001 la urbo Lariso enhavis 132.779 loĝantojn. Ĝi estas la sepa plej granda urbo de Grekio kaj ĉefa komerca-industria centro. Lariso estas ankaŭ la ĉefurbo de greka regiono Tesalio, unu de la dektri regionoj de Grekujo. Laŭ legendo Hipokrato, la patro de la okcidenta medicino, mortis ĉi tien.

La nomo Lariso estas antikvagreka kun pelasga origino kaj signifas kastelon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Multaj aŭtovojoj, inkluzive E75, kaj la ĉefa fervojo de Ateno-Tesaloniko transiras la Tesalio. La regiono estas rekte ligita kun la centro de Eŭropo tra la Internacia Flughaveno de Centra Grekio, troviĝita en Neo Anchialo kun mallonga distanco el Lariso. Lariso kuŝas apud la rivero Pinios. La Larisa Chasmo estas profunda tranĉvundo en la surfaco de Dione, natura satelito de Saturno, kiu estis nomita pro Lariso.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La kreinto de la urbo estas menciita en Greka mitologio kun la nomo Acrisio, kiu mortiĝis akcidente de sia filo Perseo. Tie vivis ankaŭ Peleo, la heroo amata de la dioj, kaj sia filo Aĥilo. Tamen, la urbo ne menciis Homero, krom ĝi povus esti identigita kun la urbo Argissa de la Iliado. Laŭ la mitologio, la nimfo Lariso estis filino de la praa viro Pelasgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lariso estas antikva urbo kio aperis loĝantinta antaŭ 4000 jaroj. Faktoj de Paleolitiko periodo estis trovitaj.

Transporto[redakti | redakti fonton]