Lars-Erik Larsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lars-Erik Larsson
Persona informo
Naskonomo Lars-Erik Vilner Larsson
Naskiĝo 15-an de majo 1908 (1908-05-15)
en Burlövs parish
Morto 27-an de decembro 1986 (1986-12-27) (78-jaraĝa)
en Helsingborgs Maria church parish
Tombo Pålsjö kyrkogård
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Reĝa Muzikaltlernejo ĉe Stokholmo
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikologo • universitata instruisto • muzikinstruisto • muzikproduktistoorgenisto
vdr

Lars-Erik LARSSON (* 15-an de majo 1908 en Åkarp, komunumo Burlöv, Svedujo; † 27-an de decembro 1986 en Helsingborg) estis sveda komponisto, dirigento kaj muzikinstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lars-Erik Larsson studis muzikon ĉe Reĝa Muziko-Altlernejo je Stokholmo ekde 1925 ĝis 1929. Li daŭrigis siajn studojn ĉe Alban Berg en Vieno. Ekde 1937 ĝis 1954 li daŭre laboris kiel dirigento, komponisto kaj produktisto ĉe la sveda radio. Li estis kompozicio-profesoro ĉe la Stokholma muziko-altlernejo ekde 1947 ĝis 1959. Kiel dirigento ĉe Universitato de Upsalo li laboris ekde 1961 ĝis 1965.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 12 Concertini por soloinstrumento kaj arĉorkestro (1953-1957)
  • Förklädd Gud, lirika suito op. 24 (1940)
  • Missa brevis (1954)
  • Muziko por orkestro (1949)
  • Pastoralsuito op. 19 (1938)
  • Saksofonkonĉerto (1934)
  • Violonkonĉerto op. 42 (1952)
  • Sinfonietta (1932, prezentata en 1934 ĉe ISCM Festivalo en Florenco)
  • Lirika fantazio op. 54 (1967)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]