Latgala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latgala lingvo
Mapo
dialekto • lingvo • moderna lingvo
latva lingvo
Parolantoj 200 000
Skribo latina alfabeto
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ltg
  Glottolog east2282
Angla nomo Latgalian
Franca nomo latgalien
vdr

La latgala lingvo (latgalīšu volūda), estas lingvo el la balta lingvaro parolata precipe en Latgalio, unu el la historiaj regionoj de Latvio, en la oriento de la lando. Iuj parolantoj de la lingvo ankaŭ situas en la regionoj Selonio, iom pli okcidente, kaj Vidzeme, la latva parto de la historia regiono Livonio, pli norde, kaj aldone, pro la deportado de baltianoj en la stalinisma epoko, unuopuloj en Siberio kaj Baŝkirio. El lingva vidpunkto, la latgala lingvo konservis multe pli da arkaikaj elementoj ol la latva lingvo. La lingvon ankoraŭ parolas proksimume 150 000 homoj, sed la nombro de parolantoj konstante malkreskas favore al la nacia lingvo, la latva. Unesko tial konsideras la latgalan vundeblan lingvon.[1]

Ekzistas vikipedio en la latgala lingvo, kiu komence de februaro 2012 havis iom pli ol 600 artikoloj. En aprilo 2024 estis 1080 artikoloj, do la kresko estas limigita.

Ekzemplaj vortoj kaj frazeroj[redakti | redakti fonton]

Por la teksto pri la ĵemajtia lingvo aŭ la okcidenta dialekto de la litova lingvo ekestis eduka listo kun komparaj ekzemplaj vortoj kaj frazeroj en la ĵemajtia, la norma litova, norma latva kaj la latgala. Ĝi tiom bone montras la similaĵojn kaj diferencojn de tiuj kvar lingvoj, kaj krome klare montras kiom ĉiuj kvar lingvoj influis la tabelvortan sistemon en Esperanto, ke ĝi ĉi tie ankaŭ prezentiĝu:

Esperante Ĵemajtie Litove Latve Latgale
La ĵemajtia lingvo žemaitiu ruoda žemaičių tarmė žemaišu valoda žemaišu volūda
Esperanto esperanto kalba esperanto kalba esperanto valoda esperanto volūda
Jes Noje, tep Taip Nuj
Ne Ne Ne
Saluton * Svēks Sveikas Sveiks Vasals
Kiel vi fartas? ** Kāp gīveni? Kaip gyveni / laikaisi / einasi? Kā tev iet? Kai īt?
Bonan vesperon! Lab vakar! Labas vakaras / labvakar! Labvakar! Lobs vokors!
Bonvenon! *** Svēkė atvīkė̄i! Sveiki atvykę Laipni lūdzam Vasali atguojuši
Bonan nokton! Labanakt Labos nakties / Labanakt! Ar labu nakti Lobys nakts!
Ĝis (revido)! Sudieu, vėsa gera Viso gero / Sudie(vu) / Viso labo! Visu labu Palicyt vasali
Bonan tagon! Geruos dėinuos! Geros dienos / Labos dienos! Jauku dienu! Breineigu dīnu
Sukceson! Siekmies! Sėkmės! Veiksmi! Lai lūbsīs!
Bonvolu Prašau Prašau Lūdzu Lyudzams
Dankon Diekou Ačiū / Dėkui / Dėkoju Paldies Paļdis
Ne dankinde Prašuom Prašom Laipni lūdzam Laipni lyudzam
Mi pardonpetas Atsėprašau Atsiprašau / Atleiskite Atvaino (Piedod) Atlaid
Kiu? **** Kas? Kas? Kas? (Kurš?) Kas?
Kiam? Kumet? Kada / Kuomet? Kad? Kod?
Kie? Kor? Kur? Kur? Kur?
Kial? Diukuo? Kodėl / Dėl ko? Kādēļ? (Kāpēc?) Dieļ kuo?
Kiu estas via nomo? Kuoks tava vards? Koks tavo vardas? (Kuo tu vardu?) Kāds ir tavs vārds? (Kā tevi sauc?) Kai tevi sauc?
Tial Dieltuo Todėl / Dėl to Tādēļ (Tāpēc) Dieļ tuo
Kiel? Kāp? Kaip? Kā? Kai?
Kiom? Kėik? Kiek? Cik daudz? Cik daudzi?
Mi ne komprenas. Nesopronto Nesuprantu Nesaprotu Nasaprūtu
Mi komprenas. Sopronto Suprantu Saprotu Saprūtu
Helpu! Padieket! Padėkite / Gelbėkite! Palīgā! Paleigā!
Kie estas necesejo? Kor īr tuliets? Kur yra tualetas? Kur ir tualete? Kur irā tualets?
Mi ne parolas ĵemajtie. Nerokounous žemaitėškā. Žemaitiškai nekalbu Es nerunāju žemaitiski As narunuoju žemaitiski

Apartaj notoj pri la ekzemplaj frazeroj:

*      La vorto "Saluton!" en ĉiuj kvar lingvoj havas diversajn formojn depende de tio kiu (kaj kiom da) estas salutata(j) - jen la formo por unu vira salutito (se saluti unu virinon, estas "Svēka Sveika Sveika Vasala").
**    Tutekzakte la frazero signifas "Kiel vi vivas?"
***   Ankaŭ la frazeroj por "Bonvenon!" havas malsamajn formojn depende de tio kiu kaj kiom da homoj estas salutata(j) - jen la formo por pluraj homoj de pluraj seksoj - detale la vortoj signifas "estu sane alvenitaj!"
****  Esperantistoj tuj vidos, ke ĉiuj kvar lingvoj havas saman tabelvortan sistemon kiel Esperanto, kaj ke la "k" por esperantaj demandaj tabelvortoj estas el tiuj kvar lingvoj! Same la "t" por respondaj tabelvortoj!

Referencoj[redakti | redakti fonton]