Lavia estas eksa komunumo de Finnlando en provinco Satakunta. Ĝi estis ligita al Pori en komenco de jaro 2015. En 31-a de decembro 2014 la komunumo havis 1904 loĝantojn kaj ĝia areo estis 354.57 km², el kio 321.12 km² estis tero kaj 36.62 km² akvo. En Lavia estas multaj ŝtonepokaj loĝlokoj. La origina daŭra loĝantaro venis el oriento. La loĝantaro kreskis tre rapide en dua duono de 1800-aj jaroj. En Lavia estis trovita ŝtonspeco laviaito. Kirkvilaĝo de Lavia estas inter 3 lagoj. La plej granda lago en Lavia estas Karhijärvi. Apud ĝi estas semareoj, kaj en nordaj, nordorientaj kaj orientaj partoj de la eksa komunumo situas vastaj arbarareoj.