Le Débat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Débat
periodaĵo • scienca gazeto • kulturrevuo
Speco intelektula revuo

Posedanto eldonejo Gallimard
Establodato 1980
Stabo fondintoj Pierre Nora kaj Marcel Gauchet

Retejo le-debat.gallimard.fr
vdr

Le Débat estas dumonata franca periodaĵo fondita en 1980 fare de la historiistoj Pierre Nora kaj Marcel Gauchet. Ĝi karakteriziĝis kiel la "ununura plej influa intelektula periodaĵo" de Francio fine de la 20-a jarcento.[1]

La unua numero de Le Débat aperis en la tago de la enterigo de Jean-Paul Sartre. Kiel eldonisto, Pierre Nora anoncis ke la revuo montrus novan, post-partizanan, rolon por francaj intelektuloj: libera de dediĉo al revolucia politiko, ili koncentriĝis je la ekzerco de 'reflekta juĝo'.[2] Laŭ Nora, Le Débat vendiĝis en eldonkvantoj de inter 8000 kaj 15000 ekzempleroj po eldono en la 1980-aj jaroj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mark Lilla: 'New Liberal Thought', The Columbia History Of Twentieth-Century French Thought ("Nova Liberala Pensado, La Historio De Dudek-Jarcenta Franca Pensado laŭ la Universitato Kolumbio"), 2005, paĝoj 67-69.
  2. Pierre Nora. Que peuvent les intellectuels? ("Kion povas la intelektuloj?"), Le Débat, 1, 1980, paĝoj 1-19.
  3. Michael Scott Christofferson, French Intellectuals Against the Left: The Antitotalitarian moment of the 1970s ("Francaj intelektuloj kontraŭ la maldekstro: la kontraŭtotalisma momento de la 1970-aj jaroj"), 2004, 275n8
Pierre Nora
Marcel Gauchet